Elizabeth Robins Pennell

usona aŭtoro

Elizabeth Robins PENNELL (naskiĝis en 1855 - mortis en 1936) estis usona verkistino. Ŝi estis la edzino de la usona artisto kaj verkisto Joseph Pennell, kun kiu ŝi edziniĝis en junio 1884. Joseph provizis bildojn por multaj el ŝiaj libroj.

Elizabeth Robins Pennell
Persona informo
Elizabeth Robins Pennell
Naskiĝo 21-an de februaro 1855 (1855-02-21)
en Filadelfio
Morto 7-an de februaro 1936 (1936-02-07) (80-jaraĝa)
en Nov-Jorko
Tombo Germantown Preparatory Meeting of Friends Cemetery vd
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Usono vd
Familio
Edz(in)o Joseph Pennell vd
Profesio
Okupo biciklistoĵurnalistoverkisto • biografo • artokritikisto vd
Laborkampo literary activity • opinia ĵurnalismo • kritiko de arto • biografiovojaĝlibrokuirlibro vd
Aktiva en Londono vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Ŝi, kune kun sia edzo, estis la amikino kaj korespondantino de James McNeill Whistler. La geedzoj verkis longan biografion de Whistler. Ŝi plie verkis biografiojn de la folkloristo Charles Godfrey Leland (kiu estis ŝia onklo[1]), sed ankaŭ de Mary Wollstonecraft kaj, post lia morto, de sia propra edzo. Inter ŝiaj aliaj verkoj, oni povas mencii vojaĝraportojn kaj personajn memuarojn. Ŝi ankaŭ estis art- kaj manĝ-kritikistino por kelkaj gazetoj, inkluzive de Daily Chronicle kaj Pall Mall Gazette[2].

Elizabeth Pennell ofte skribis sub la pseŭdonimo "N. N."[3]. Ŝi mortis en Novjorko en februaro 1936.

Verkoj redakti

  • Life of Mary Wollstonecraft (1884)
  • Our Journey to the Hebrides (kun Joseph Pennell) (1889)
  • The Stream of Pleasure: A Narrative of a Journey on the Thames from Oxford to London (kun Joseph Pennell) (1891)
  • To Gipsyland (1893)
  • The Feasts of Autolycus: the Diary of a Greedy Woman (1896)
  • Charles Godfrey Leland: a Biography (1906)
  • The Life of James McNeill Whistler (kun Joseph Pennell) (1908)
  • Our Philadelphia (1914)
  • Our House and the People in It (1910)
  • Nights: Rome & Venice in the Aesthetic Eighties, London & Paris in the Fighting Nineties (1916)
  • The Lovers (1917)
  • The Whistler Journal (1921)
  • The Art of Whistler (1928)
  • The Life and Letters of Joseph Pennell (1929)
  • Whistler the Friend (1930)

Notoj redakti

  1. Grimassi, Raven. Encyclopedia of Wicca & Witchcraft. Page 252. Llewellyn Worldwide, 2000.
  2. Robins, Anna Gruetzner. Walter Sickert: the Complete Writings on Art. Page 84. Oxford University Press, 2000.
  3. Sullivan, Graeme. Art Practice as Research: Inquiry in the Visual Arts. Page 14. Sage Publications Inc., 2005.

Eksteraj ligiloj redakti