Elkrucigo de Jesuo

La Elkrucigo de Jesuo estas la epizodo de la pasiono de Jesuo okazinta post lia morto sur la kruco. Temas pri epizodo kiu havis laŭlonge de la jarcentoj multegon da arta reprezentaĵoj.

Elkrucigo de Fra Angelico, (1432-1434).

Rakontoj laŭ la kanonaj Evangelioj redakti

En la Evangelio laŭ Marko la epizodo okazas la vesperon, tiun de la Paraskevo ("Preparado", nome la vigilo de la sabato; Jozefo de Arimateo, pri kiu oni diras ke estis influa membro de la Sinedrio kaj atendanta la regnon de Dio, aliris ĉe Pilato por peti la korpon de Jesuo. Pilato, surprizite ke Jesuo estus jam mortinta, petis konfirmon pri tia forpaso al la centestro: post tio li disponigis la korpon al Jozefo. Tiu ĉi, post akiro de taŭga tolaĵo, elkrucigis la korpon kaj ĝin kuŝigis en la mortotuko kaj lokiĝis en tombon fosita en la roko tiun fermante per rulanta ŝtono. Maria el Magdalo kaj Maria de Klopas, patrino de Ioses, restis rigardi kie oni entombigas la korpon. (Marko 15, 42-47). [1]

En la Evangelio laŭ Mateo, vesperon post la krucumo de Jesuo, riĉulo Jozefo de Arimateo, sekrete disĉiplo de Jesuo, petis la korpon al Pontio Pilato, kiu tiun liverigis. Jozefo metis la korpon en blanka tolaĵo, ĝin kuŝigis en sian novan tombon, kiu li fosigis en la roko kaj fermigis ruligante antaŭ ĝia pordo grandan ŝtonon, kaj foriris. Rigardis la scenon de la elkrucigo Maria Magdalena kaj la alia Maria. (Mateo 27, 57-61). [2]

La Evangelio laŭ Luko prezentas Jozefon de Arimateo membro de la Sinedrio, kaj persono bona kaj justa, kiu "atendadis la dian regnon": tiu Evangelio precizigas ke Jozefo estis siadecide nepartopreninta en la decido de siaj kolegoj. Jozefo elkrucigis la korpon de Jesuo, ĝin envolvis en mortotuko kaj ĝin lokigis en tombon fositan en roko, «en kiu neniu ankoraŭ estis kuŝigita»; la evangeliisto ĉipunkte precizigas ke estis la tago de la Paraskevo (Preparado) kaj ke jam ekaperis la lumoj de la sabato. Iom fore virinoj, “venintaj kun Jesuo el Galileo, estis rigardantaj la tombon kaj la entombigon de la korpo; ili foriris por pretigi parfumojn kaj ŝmiraĵojn por la korpo, sed observis la ripozon de la sabato (Luko 23, 50-56). [3]

Ena la Evangelio laŭ Johano estas rakontate ke Jozefo de Arimateo estis disĉiplo de Jesuo, sed ke tanadis tiun adheron sekreta pro timo de la Judoj. Jozefo kune kun Nikodemo disĉiplo de Jesuo petis la korpon de Jesuo al Pontio Pilato, kiu ĝin al ili transdonigis. Jozefo aliris Golgoton kune kun Nikodemo, kiu kunportis mirhon kaj aloon. La du elkrucigis la korpon kaj ĝin ĉikaŭvindis en bendoj kaj aromaj oleoj. En la loko de la ekzekuto estis ĝardeno kun ene tombo neniam uzita; tie ili kuŝigis la korpon de Jesuo ĉar estis Paraskevo (Preparado) kaj la tombo estis proksima (Johano 19, 38-42).[4]

En la arto redakti

La evento konsistigas objekton de la kristana arto, kie estas reprentata Jesuo kiam oni lin elkrucigas (elnajligo el la kruco) aŭ kiam lin oni lokigas en la tombo (entombigo). Al la magra priskribo de la Evangelioj, artistoj inspiriĝis por senmezura produkto de pentraĵoj, bareliefoj, statuoj kaj poetaj priskriboj kiuj akompanis la kristanaron laŭlonge de la du mil jaroj de sia historio.

Komenca listo de artaj elkrucigoj redakti

Aliaj projektoj redakti

KOMUNA entenas bildojn kaj dosierojn pri la “Elkrucigo”: [1]

 
Jona, biblia profeto, reĵetita de la baleno, simbolas la entombigon kaj releviĝon de Kristo (kapitelo en la monaĥejo de Mozac, Francio).

Notoj redakti

  1. Marko: “42 Kaj kiam jam vesperiĝis, pro tio, ke estas la Preparado, tio estas, la tago antaŭ sabato, 43 venis Jozef el Arimateo, honorinda konsilanto, kiu mem atendadis la regnon de Dio; kaj li kuraĝe eniris al Pilato, kaj petis la korpon de Jesuo. 44 Kaj Pilato miris, ĉu li jam mortis; kaj alvokinte la centestron, li demandis lin, ĉu li de longe estas mortinta. 45 Kaj sciiĝinte de la centestro, li donis al Jozef la korpon. 46 Kaj li aĉetis tolaĵon, kaj deprenis lin kaj envolvis lin en la tolaĵo, kaj metis lin en tombon, kiu estis elhakita el ŝtonego; kaj li alrulis ŝtonon al la enirejo de la tombo. 47 Kaj Maria Magdalena, kaj Maria, la patrino de Joses, vidis, kien oni metis lin.”
  2. Mateo: “57 Kaj kiam vesperiĝis, venis riĉulo, nomata Jozef, el Arimateo, kiu mem estis disĉiplo de Jesuo: 58 tiu, irinte al Pilato, petis la korpon de Jesuo. Tiam Pilato ordonis doni ĝin. 59 Kaj Jozef prenis la korpon, kaj envolvis ĝin en pura tolaĵo, 60 kaj metis ĝin en sian novan tombon, kiun li jam elhakis en la roko; kaj li alrulis grandan ŝtonon al la enirejo de la tombo, kaj foriris. 61 Kaj Maria Magdalena estis tie, kaj la alia Maria, sidantaj apud la tombo.”
  3. Luko: "50 Kaj jen viro nomata Jozef, kiu estis konsilanto, viro bona kaj justa 51 (li ne konsentis al ilia intenco kaj faro), el Arimateo, urbo de la Judoj, kiu atendis la regnon de Dio, 52 irinte al Pilato, petis la korpon de Jesuo. 53 Kaj li deprenis ĝin kaj envolvis ĝin en tolaĵo, kaj metis lin en tombo, elhakita el ŝtono, kie neniu antaŭe kuŝis. 54 Kaj estis la tago de la Preparado, kaj la sabato eklumis. 55 Kaj la virinoj, kiuj venis kun li el Galileo, sekvis, kaj vidis la tombon, kaj kiamaniere la korpo estis metita. 56 Kaj ili reiris, kaj preparis aromaĵojn kaj ŝmiraĵojn. Kaj sabate ili ripozis laŭ la ordono.”
  4. Johano: "38 Post tio, Jozef el Arimateo, kiu estis disĉiplo de Jesuo, sed sekrete pro timo antaŭ la Judoj, petis Pilaton, ke li povu forpreni la korpon de Jesuo; kaj Pilato permesis. Li do venis kaj forprenis lian korpon. 39 Venis ankaŭ Nikodemo (tiu, kiu unue venis al Jesuo nokte), portanta miksaĵon de mirho kaj aloo, ĉirkaŭ cent funtoj. 40 Ili do prenis la korpon de Jesuo, kaj ĉirkaŭvindis ĝin per tolaĵoj kaj aromaĵoj, laŭ la kutimo de la Judoj por la entombigo. 41 Kaj estis ĝardeno en la loko, kie li estis krucumita, kaj en la ĝardeno nova tombo, en kiu ankoraŭ neniu estis metita. 42 Tien do, pro la Preparado de la Judoj (ĉar la tombo estis proksima) ili enmetis Jesuon.”

Vidu ankaŭ redakti