Ella Olosz

Ella OLOSZ GAZDÁNÉ [olos]; edzina nomo Gazdánéestis rumanuja hungara tektilartistino naskita la 3-an de januaro 1937 en Teliu kaj mortinta en Covasna la 7-an de februaro 1993. Ŝi estis la edzino de arthistoriisto, sociografo József Gazda.

Ella Olosz
Persona informo
Naskiĝo 3-an de januaro 1937 (1937-01-03)
en Teliu
Morto 7-an de februaro 1993 (1993-02-07) (56-jaraĝa)
en Covasna
Familio
Frat(in)o Katalin Olosz
Edz(in)o József Gazda
Infanoj Árpád GazdaZoltán GazdaEnikő Gazda
vdr

Biografio redakti

La familio de Ella Olosz en 1940 translokiĝis en Covasnan, en naskiĝurbon de ŝia patro. Ŝi lernis en Sfântu Gheorghe inter 1950–54 en fraŭlinmezlernejo. Inter 1955–61 ŝi finis la fakojn pri tekstilo kaj dekoracio en la Belarta Altlernejo Ion Andreescu en Kluĵo, kie ŝia klasestrino estis Mária Sarolta Ciupe, la pentradon instruis Sándor Mohy, la skulptadon Jenő Szervátiusz, la dekoracian desegnon László Debreczeni. En la teksadon enkondukis ŝin Judit Szentimrei. Post 1957 en la organizo de Scienca Akademio ŝi partoprenis la kolektvojaxĝon en Sic, en rando orienta de Barcaság kaj en Baseno de Kaŝino. En 1960 ŝi vizitis la ĉangojn en Moldavio. Inter 1961–64 ŝi instruis en Aiud kaj poste ĝis 1990 en Covasna. Inter 1970 kaj 1979 ŝi studvojaĝis en Francujo, Italujo, Britujo, Hispanujo, Svislando, Okcident-Germanujo, Grekujo, Turkujo, Sirio, Egiptujo, Irako, Irano, Pakistano, Afganujo, Turkmenio, Uzbekio, Rusujo. Ekde marto de 1990 ŝi iĝis grafikredaktoro de revuo Az Ige.

Bibliografio redakti

Fonto redakti

Eksteraj ligiloj redakti