Ellaso estas mekanismoaparato en mekanikaj aŭ alitipaj horloĝoj, kiu transigas energion al la tempomarka elemento (nome "elan-agado"), kaj tio ebligas, ke la nombro de ties osciloj estu kalkulitaj (nome "ferm-agado"). La elanagado transigas energion al la tempomezura elemento de la horloĝo (kutime pendolobalanciero) por anstataŭigi la energion perditan pro frotado dum sia ciklo kaj teni la tempomezurilon oscilanta. La ellason funkciigas la forto de ŝtreĉita risorto aŭ de pezo, transmisiita tra la transmisiilo de la tempomezurilo. Ĉiu oscilo de la pendolo aŭ de la balanciero liberigas denton de la ellasa transmisia dentorado, kio permesas al la transmisiilo de la horloĝo antaŭeniri aŭ "ellasi" je fiksita mezuro. Tiu regula perioda antaŭeniro movas la montrilojn de la horloĝo antaŭen je akurata rapideco. Samtempe la dento havigas al la tempomezurilo pelon antaŭen, ĝis alia dento kaptu la ellasan lokon, revenigante la ellason al ĝia "halta" stato. Ĝuste la subita halto de la ellasa dento generas la karakteran tiktakan sonon aŭdatan en funkciantaj mekanikaj horloĝoj.

Animacio de ankra ellaso, amplekse uzata en pendolhorloĝoj.

Ellasoj estas uzataj ankaŭ aliloke. Meĥanikaj skribmaŝinoj uzis ellasojn por antaŭenigi la skribejon post ĉiu tajpita litero (aŭ spaco, aŭ alia signo). Historie, likv-energia ellaso estis uzata por akva desegnado en antikva Grekio kaj la Helenisma mondo, precipe en la Ptolemea Regno, dum likv-energiaj ellasoj estis uzataj en horloĝoj jam en la epoko de la dinastio Tang en Ĉinio kaj ankoraŭ dum la regado de la dinastio Song. Tamen, la kompleta mekanika ellaso en mekanikaj horloĝoj estis unue inventita nur en mezepoka Eŭropo en la 14a jarcento.

Bibliografio redakti

  • Denn, Mark, "The Tourbillon and How It Works", IEEE Control Systems Magazine, June 2010, IEEE Control Systems Society, DOI 10.1109/MCS.2010.936291.