Ellen ten Damme (Warnsveld, 7-an de oktobro 1967) estas nederlanda kantistino kaj aktorino.

Ellen ten Damme
Ellen ten Damme en 2012
Ellen ten Damme en 2012
Bazaj informoj
Naskonomo Ellen ten Damme
Naskiĝo 7-an de oktobro 1967 (1967-10-07) (56-jaraĝa)
en Warnsveld
Ĝenroj pop-muziko
Profesio kantisto, muzikistino
Instrumentoj Violono, gitaro, piano
Aktivaj jaroj 1988 ĝis nun
Retejo ellentendamme.nl
Persona informo
Ŝtataneco Reĝlando de Nederlando
Okupo
Okupo kantisto • filmaktoro
TTT
Retejo http://ellentendamme.nl/
vdr

Ellen ten Damme kreskis en la vilaĝo Roden en la provinco Drenthe. En Leek ŝi trapasis la Nienoord-kolegion kaj studadis la nederlandan lingvon en la Regna Universitato de Groningen. Poste ŝi vizitis la antaŭkleriĝon por la konservatorio en Hilversum kaj la teatrolernejon en Amsterdamo, kie ŝi koncentriĝis sur pianoludado. Ŝi ankaŭ ludas violonon kaj gitaron.

En 2005 oni diagnozis mamkanceron ĉe Ten Damme, post kio ŝi devis trapasi operacion kaj kemiterapion. En intervjuo en la gazeto Algemeen Dagblad je la 6-a de aŭgusto 2011 ŝi sciigis ke la kuracistoj deklaris ke ŝi estas resaniĝinta.

Ekde junio 2010 ŝi dediĉas sin kiel ambasadorino de la fondaĵo B!NK, kiu helpas infanojn en ne-okcidentaj landoj. En 2011 ŝi fariĝis ambasadorino por la Monda Natur-Fonduso. En decembro 2012 la persontransportkompanio Arriva Nederland nomis trajnon laŭ ŝi. Tiu trajno estas multfoje uzata por ĉiaj projektoj.

Eksteraj ligiloj redakti