Ellikon ĉe Turo

komunumo de Svislando

Ellikon ĉe Turo (germane: Ellikon an der Thur) estas komunumo en la distrikto Vinterturo, Kantono Zuriko, Svislando. Ĝi havis 837 loĝantojn je la 31-a de decembro 2008.

Ellikon ĉe Turo
Blazono de Ellikon ĉe Turo
Rigardo al la preĝejo
komunumo en Svislandomunicipo
Kantono Zuriko
Distrikto Vinterturo
Koordinatoj  47° 33′ 52″ N 8° 49′ 23″ O / 47.56444 °N, 8.82306 °O / 47.56444; 8.82306 (mapo)Koordinatoj: 47° 33′ 52″ N 8° 49′ 23″ O / 47.56444 °N, 8.82306 °O / 47.56444; 8.82306 (mapo)
Areo 4,92 km²
Alteco 390 m super marnivelo
Poŝtkodo 8548
Komunumkodo 0218
Mapo de Ellikon ĉe Turo
vdr

Geografio redakti

 
Vilaĝa puto

Ellikon situas en la Turebenaĵo 10 km nordoriente de la urbo Vinterturo en la Zurika Vinlando, ĉe la limo de la Kantono Turgovio.

De la 4.92 km² de la komunua areo 69,7% servas por agrikulturo, 19.5% estas kovritaj de arbaro, 4.3% servas al trafiko, 5,9% al setlejoj kaj 0.4% estas akvejoj.

Najbaraj komunumoj redakti

La komunumo Ellikon ĉe Turo limas en nordo al Uesslingen-Buch (Kantono Turgovio), en oriento al Frauenfeld (Kantono Turgovio), en sudoriento al Gachnang (Kantono Turgovio), en sudo al Bertschikon, en sudokcidento al Wiesendangen, en okcidento al Rickenbach, kaj en nordokcidento al Altikon.

Trafiko redakti

Ellikon ĉe Turo estas konektita per la poŝtaŭtobuslinio 615 al la stacidomo de Rickenbach-Attikon kun la reto de la Zurika Trafik-Unio.

Historio redakti

 
Preĝejo de Ellikon ĉe Turo

La unua dokumenta mencio de Ellikon datiĝas el la jaro 880 kiam la komunumo estis donacita la Monaĥejo Reichenau. En la 12-a jarcento Ellikon falis sub la regado de la Grafoj de Kiburgo kaj post ties formorto de iliaj heredantoj la Habsburgoj.

Kun la vendo de la Grafejo Kiburgo al la urbo Zuriko en la jaro 1452 Ellikon fariĝis zurika. Kvankam la Kantono Turgovio ankoraŭ plurfoje reklamis la teritorion de Ellikon por si, la komunumo restis parto de la Kantono Zuriko ĝis hodiaŭ.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti