Elliott Coues

usona ornitologo (1842–1899)

Elliott COUES (9an de septembro, 1842, 25an de decembro 1899) estis usona armekuracisto, historiisto, ornitologo kaj verkisto.[1]

Elliott Coues
Persona informo
Elliott Coues
Naskiĝo 9-an de septembro 1842 (1842-09-09)
en Portsmouth
Morto 25-an de decembro 1899 (1899-12-25) (57-jaraĝa)
en Baltimore
Tombo Arlingtona nacia tombejo vd
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Usono vd
Alma mater Universitato George Washington vd
Subskribo Elliott Coues
Profesio
Okupo ornitologo • zoologohistoriisto • akademiulo • verkisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Elliott Coues

Coues (prononce /ˈkaʊz/) estis naskiĝinta en Portsmouth (Nov-Hampŝiro). Li diplomiĝis ĉe la Kolumbia Universitato (nun Universitato George Washington), Vaŝingtono, en 1861, kaj en la medicina fakultato de tiu institucio en 1863. Li funkciis kiel medicina kadeto en Vaŝingtono en 1862-1863, kaj en 1864 estis nomumita rezervkirurgo en la regula armeo. En 1872 li publikigis sian Key to North American Birds (Ŝlosilo al nordamerikaj birdoj), kiu, reviziita kaj reverkita en 1884 kaj 1901, faris multon por helpi la sisteman studadon de ornitologio en Usono. Lia laboro estis instrumenta por establi la nuntempe tradiciajn normojn de trinoma nomenklaturo - la taksonomia klasifiko de subspecioj - en ornitologio, kaj finfine por la tutaĵo de zoologio. En 1873-1876 Coues estis aligita kiel kirurgo kaj naturalisto al la Usona Nordalima Komisiono, kaj en 1876-1880 estis sekretario kaj naturalisto al la Usona Geologia kaj Geografia Enketado de la Teritorioj, kies publikaĵojn li redaktis. Li estis preleganto pri anatomio en la medicina fakultato de la Kolumbia Universitato en 1877-1882, kaj profesoro pri anatomio tie en 1882-1887.

Li estis singarda bibliografo kaj en sia laboro pri la Birds of the Colorado Valley (Birdoj de la Koloradia Valo) li inkludis specialan sekcion pri hirundoj kaj provis solvi ĉu ili migras en vintro aŭ travintras ĉe lagoj kiel oni kredis tiam.

Inter plej gravaj publikaĵoj, en kelkaj el kiuj li ĝuis kunlaboradon, elstaras A Field Ornithology (1874); Birds of the North-west (1874); Monographs on North American Rodentia, kun J. A. Allen (1877); Birds of the Colorado Valley (1878); A Bibliography of Ornithology (1878–1880, nekompleta); New England Bird Life (1881); A Dictionary and Check List of North American Birds (1882); Biogen, A Speculation on the Origin and Motive of Life (1884); The Daemon of Darwin (1884); Can Matter Think? (1886); and Neuro-Myology (1887). Li kontribuis ankaŭ per nombraj artikoloj al la Century Dictionary, verkitaj por variaj enciklopedioj, kaj editoris la Journals of Lewis and Clark (1893), The Travels of Zebulon M. Pike (1895) kaj "la personan rakontaron de Charles Larpenteur", Forty Years a Fur Trader on the Upper Missouri (1833–1872), publikita en 1898.

Notoj redakti

  1. (January 13 1900) “A Great Ornithologist”, The Outlook 64, p. 98. Alirita 2009-07-30..