Elmenhorst/Lichtenhagen

komunumo de Meklenburgo-Antaŭpomerio, Germanio

Elmenhorst/Lichtenhagen estas komunumo en Germanio. Ĝi troviĝas en la distrikto Rostock de la federacia lando Meklenburgo-Antaŭpomerio, kaj norde limiĝas per sabla plaĝo de la bordo de la Balta Maro. Fine de la jaro 2022 la komunumo havis 4270 loĝantojn. La du kernaj komunumopartoj Elmenhorst kaj Lichtenhagen estas historie sendependaj vilaĝoj. La teritorio situas tuj okcidente de la grandurbo Rostock kaj de ties norda, banloka urboparto Warnemünde. En la komunumoparto Elmenhorst situas granda pakejo de sukoj, konsekvence nomata "Elmenhorster", kiuj vendiĝas en la regiono, sed ankaŭ en la pli orientaj najbaraj landoj, precipe en Pollando kaj Litovio.

Elmenhorst/Lichtenhagen
Blazono
Elmenhorst/Lichtenhagen (Germanio)
Elmenhorst/Lichtenhagen (Germanio)
DEC

Map

neurba komunumo de Germanio
Administrado
Federacia lando Meklenburgo-Antaŭpomerio
Distrikto Distrikto Rostock
Komunumaro Amt Warnow-West
Urborajtoj
Telefona antaŭkodo 0381, 038203
Poŝtkodo 18107
Aŭtomobila kodo LRO (antaŭ septembro 2011 DBR)
Oficiala Municipokodo 13072030
Politiko
Komunumestro Horst Harbrecht
Adreso de la administrejo Schulweg 1a
18198 Kritzmow
Demografio
Loĝantaro 4270 (stato 2022-12-31) [fonto: landa statistika oficejo]
Geografio
Geografia situo 54° 8′ N, 12° 1′ O (mapo)54.13333333333312.016666666667Koordinatoj: 54° 8′ N, 12° 1′ O (mapo)
Alto super la marnivelo 9 m
Areo 12,05 km²
Oficiala retejo https://www.elmenhorst-lichtenhagen.de/
vdr

Eksteraj ligiloj redakti