Elnestiĝo estas la momento en la vivo de juna birdo kiam la plumoj kaj la flugilmuskoloj estas jam sufiĉe disvolvigitaj por flugi. Ĝi priskribas ankaŭ la fakton kreski idojn ĝis la plena stato fare de la gepatroj.

Elnestiĝinta Komuna minao ripozas sur herbo apud sia nesto.

En ornitologio, la signifo de elnestiĝo estas varia, depende de la specioj. Birdoj estas konsiderataj elnestiĝantaj kiam fakte abandonas la neston, eĉ se ili ne povas ankoraŭ flugi; pro tio alia koncepto estas ekflugo. Kelkaj difinoj de elnestiĝo rilatas la sendependecon de la ido disde la plenkreskuloj, kvankam plenkreskuloj plue manĝigas la idon eĉ post la elnestiĝo kaj povas ekflugi.

Rimarkinda specio, la Malnova urieto, elnestiĝas nur du tagojn post eloviĝo, kaj kuras el la nestotruo al oceano kaj al siaj alvokintaj gepatroj. Kiam ĝi atingas la oceanon, ĝi estas zorgota dum kelkaj semajnoj de siaj gepatroj. Aliaj specioj, kiel la urioj kaj kelkaj kormoranoj, forlasas la nestolokon antaŭ ili kapablas flugi. La elnestiĝa kutimaro de la urioj estas spektakla; la plenkreskulo alportas la idon tra la tuta kolonio al grandaj deklivoj kiel klifoj, ĝi flugos malsupren kaj alvokos la idon. La ido elsaltos el la klifo, klopodonta flugi tiom malproksimen eble, frape surterigas surgrunde antaxu plusekvi la kuron al oceano.