Elo (biero)

speco de biero

Elo estas esprimo por fermentita alkohola trinkaĵo, kiu estas farita ĉefe el maltita hordeo. Elo (angle Ale) havas sian originon en Britio. Tie "Ale" estas sinonimo por biero.

glaso da bruna amara elo
glaso da ruĝa irlanda elo

Laŭ PIV elo estas "malpeza kaj hela biero, fabrikata per malmulte rostita malto".