Elokvento, aŭ elokventeco estas la natura talento paroli bele kaj trafe.[1]

Kaliopo, detalo de bildo La Muzoj Uranio kaj Kaliopo de Simon Vouet. Ŝi tenas libron en mano, simbolo de elokventeco.

La elokvento (de la latina "eloquentia", el la radiko "lok", paroli) estas la kapablo esprimiĝi publike elegante kaj persvade, je tio ke ĝi alproksimiĝas al oratorarto. Ĝi estas ankaŭ la kapablo manifesti emociojn kaj okazigi en la aŭdantaro konvinkon, pere de la parolado, formale kaj akurate por ties kompreno.

La koncepto de elokventeco historie aperis en la Antikva Grekio. En la greka mitologio, Kaliopo (unu de la naŭ filinoj de Zeŭso kaj Mnemozino) estis la patronino de la epika poezio kaj de la elokvento. Same, la elokvento estis konsiderita la plej alta formo de la politiko fare de la antikvaj grekoj. Oni ne forgesu, ke la plej grava politika institucio tiam estis la asembleo en la publika placo aŭ agoro, en kiu la civitanoj devis esprimiĝi publike por atingi sian celon.

La poezia elokventeco esprimiĝas per la liro kiel simbolo de Orfeo kies harmoniaj sonoj altiras kaj katenas al siaj piedoj la plej ferocajn animalojn. Ĉiu poezia ĝenro havas propran elokventecon.[2]

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti

  1. PIV NPIV Alirita la 7an de aŭgusto 2020.
  2. Diccionario histórico enciclopédico, 1833. Alirita la 7an de aŭgusto 2020.