Else Hirsch (naskiĝis la 29-an de julio 1889 en Bützow, Schwerin, mortis en la geto Riga) estis juda instruistino en Bochum, kiu dum la erao de la naziismo helpis organizi infantransportojn eksterlanden.

Else Hirsch
Persona informo
Naskiĝo 29-an de julio 1889 (1889-07-29)
en Bützow
Morto 30-an de novembro 1942 (1942-11-30) (53-jaraĝa)
en Rigo Geto
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germana Regno
Memorigilo Else Hirsch
Okupo
Okupo instruisto
vdr

Else Hirsch venis en 1927 de Berlino al Bochum, por transpreni postenon de instruistino ĉe la juda lernejo en Bochum. Krome ŝi laboris en la juda inasocio kaj instruis la hebrean al knabinoj.

Oktobre 1937 ŝi partoprenis pluklerigadon pri la angla, ĉe la Reichsvertretung der Deutschen Juden (regna reprenzentejo de germanaj judoj) en Berlino, por povi instrui al eblaj elmigrontoj en Bochum anglan. En junio 1938 ŝi ankaŭ vojaĝis al Palestino, supozeble por kontakti la Infan- kaj junul-Alijah, kiu provis savi kiel eble plej multajn infanojn kaj junulojn el la deportadoj kaj amasmurdoj naziaj.

Post la kristala nokto novembre 1938, je kiu ankaŭ la sinagogo de Bochum estas viktimo de brulfaro, la juda popollernejo estis deviga por ĉiuj gelernantoj judaj. Else Hirsch komencis interakorde kun la juda regna reprezentantaro organizi transportojn por infanoj kaj junuloj. Inter decembro 1938 kaj aŭgusto 1939 ŝi organizis dek infantransportojn la Nederlando kaj Anglio.

Ŝi mem restis kiel ununura juda instruisto ĉe la postrestintaj lernantoj, ĝis kiam la nazioj malfondis la lernejon septembre 1941. Fine de januaro 1942 Else Hirsch kune kun kelkaj el ŝiaj lernantoj estis deportita en la geton de Riga. En la geto Else Hirsch instruus laŭ eldiro de supervivanta lernanto en konstruaĵo mallongan tempon infanojn kaj organizus manĝaĵojn por maljunaj kaj malfortaj homoj. Ŝi pereis en la genocido.

Al ŝi estas ŝuldata, ke multaj judaj junuloj el Bochum supervivis la popolmurdon. Tial la urbo Bochum nomumis straton laŭ Else Hirsch.