Emanuel Bozděch
ĉeĥa dramverkisto
Emanuel BOZDĚCH (naskiĝis la 21-an de julio 1841 en Praha - malaperinta la 10-an de februaro 1889, en 1891 proklamita mortinto) estis ĉeĥa dramverkisto.
Emanuel Bozděch | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Naskiĝo | 21-an de julio 1841 en Malnova Urbo | |
Morto | 10-an de februaro 1889 (47-jaraĝa) en Prago | |
Etno | ĉeĥoj vd | |
Lingvoj | germana vd | |
Ŝtataneco | Cislajtio vd | |
Alma mater | Universitato de Karolo vd | |
Familio | ||
Gefratoj | Franz Bozděch vd | |
Profesio | ||
Alia nomo | Rothbart vd | |
Okupo | verkisto • dramaturgo • tradukisto • ĵurnalisto • theatre critic • dramaturgo vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Li studis juron, modernajn lingvojn, laboris kiel edukisto en nobelaj familioj, verkis teatrajn recenzojn kaj fine iĝis dramaturgo de Provizora Teatro en Prago. En la jaroj 1874 - 1875 li studis en Parizo francan kaj slavan literaturoj.
Verkoj redakti
- Baron Goertz (Barono Goertz, 1871)
- Z doby kotilionův (El la tempo de kotiljonoj, 1872)
- Zkouška státníkova (Ekzameno de ŝtatisto, 1874)
- Světa pán v županu (La mondomastro en hejma mantelo, 1876)
- Novelky (Noveletoj, 1877)
- Jeneral bez vojska (Generalo sen armeo, 1889)
- Dobrodruzi (Aventuristoj, 1890)
- Náramek (Braceleto, 1890)