Embargo estas eksporta malpermeso al unu aŭ pli da ŝtatoj aŭ (en la origina senco de la vorto) haltigo de komercaj ŝipoj por malhelpi ilian forveturon al eksterlando. Oni povas malpermesi eĉ kontinentan kaj aeran liveron de la malpermesitaj varoj.

Oni devas distingi la embargon al provizora haltigo de ŝipoj kaj aviadiloj (arrêt de prince), aŭ uzon de la eksterlandaj komercaj ŝipoj en escepta stato (angaria) aŭ rompon de komercaj akj financaj rilatoj (bojkoto).

La embargo povas estis civita aŭ militara. La civita embargo signifas retenon de propranaciaj ŝipoj, dum la militara embargo celas haltigon, okupon de alilandaj ŝipoj.

Oni uzas embargon plej ofte kiel venĝon aŭ pro politika celo.

Venĝan embargon uzis la embargo fare de Usono en 1807 kontraŭ Francio kaj Britio. Politika embargo celas plej ofte malpermeson de armil-liverado (Usono en 1937 por certigi neŭtralecon en la hispana enlanda milito). Komerca embargo (internaciaj sankcioj) okazis kontraŭ Jugoslavio kaj Irako en la 1990-aj jaroj.

COCOM

Ekzemploj redakti