La emblemo de Irano (perse نشان رسمی ایران) ekde la 9-a de majo 1980 estas oficala nacia simbolo de la islama respubliko Irano. Ĝi ekestis post la irana revolucio de 1979 kaj bildigas stiligitan kaligrafion de la vorto Alaho en la araba-persa alfabeto. Samtempe en la dezajno videblas kvar duonlunoj kaj glavo, kaj la tuta formo iom similu al tulipa floro.

Emblemo de Irano
La emblemo de Irano
La emblemo de Irano
Uzata ekde: la 9-a de majo 1980
vdr