La nuna emblemo de Italio (itale emblema della Repubblica Italiana) oficialiĝis la 5-an de majo 1948. Kvankam ĝi ofte nomatas blazono (aŭ stemma en la itala), teknike ĝi estas emblemo ĉar ĝi ne estis desegnita por konformi al tradiciaj reguloj de heraldiko, do de formala kreo kaj interpreto de blazonoj. La emblemo konsistas el blanka kvinpinta stelo, kun maldika ruĝa limo, sur fono de kvinspoka dentorado, staranta inter branĉo de olivarbo dekstraflanke kaj branĉo de kverko maldekstraflanke; la branĉoj estas siavice kunligitaj per ruĝa rubando kun la surskribo REPVBBLICA ITALIANA. La emblemo estas uzata vaste per la Registaro de Italio. La blazonŝildo de la dinastio de Savojo, blazono ed gules kruco argento, estis antaŭe en uzo de la iama itala reĝlando; la tenantoj de la blazonŝildo, ambaŭflanke ora senbrida leono, estis anstataŭitaj per fasci littori (laŭvorte "faskoj de la liktoroj") dum la faŝisma erao.

Emblemo de Italio
la ŝtata emblemo
la ŝtata emblemo
Uzata ekde: la 5-a de majo 1948
vdr