Embliko

Embliko (Phyllanthus emblica) estas decidua arbo de la familio Filantacoj (antaŭe eŭforbiacoj) kiu kreskas ĉefe en Barato, sed krome ankaŭ pli oriente en tuta sudorienta Azio. Ĝi produktas manĝeblan frukton kun tre acida gusto multe uzita en ajurvedo por tinkturo, inkoj, ŝampuoj kaj oleoj.La arbon kaj ties fruktojn oni rigardas en hinduismo kiel sanktan arbon kaj kultadas ĝin kiel gravan esprimformon de Patrino Tero.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Embliko

Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: Dukotiledonoj Magnoliopsida
Ordo: Malpigialoj Malpighiales
Familio: Filantacoj Phyllantaceae
Genro: Filanto Phyllanthus
Specio: P. emblica
Phyllanthus emblica
J. Gärtner
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La arbon oni nomas per diversaj nomoj. Phyllanthus emblica en la latina, Amalaka en la sanskrita, amla en la hindia, Usirikai en la telugua, aonla, aola, amalaki, dharty, aamvala, aawallaa, emblic, emblic myrobalan, Malaka arbo, nellikai, nillika, kaj nellikya. En okcidento ankaŭ aŭdeblas Barata groso.

Referenco redakti

  • Brockhaus, Kleines Konversations-Lexikon, 5-a eldono, volumo 2. Leipzig 1911, paĝo 405.

Vidu ankaŭ redakti