Embraer Lineage 1000

Embraer Lineage 1000 estas tipo de aviadilo Embraer 190, kies produktado lanĉis kiel privata aviadilo la 2-an de majo 2006. Ĝia unua flugo okazis la 26-an de oktobro 2007. Ĝin produktas la brazila entrepreno Embraer, Lineage estas reklamita kiel "ultra-larĝa" negoca aviadilo kun komforta sidejo por 19 personoj.

Dezajno redakti

 
Aviadila interno

Lineage 1000 baziĝas je la sukcesa pasaĝera aviadilo de Embraer, la Embraer 190. La plej granda diferenco ĉe Lineage 1000 estas la aldonitaj fueloj en la suba kargoparto de la aviadilo, proksimume duobligante la aviadilan atingeblan flugdistancon. La interno estis akomodigita al la celita aĉetantoj, tiel la luksa interno, dividita al 5 sekcioj inkludante laŭvolajn dormoĉambron, necesejon-duŝejon kun fluakvo kaj enireblan kargo-ejon ĉe la malantaŭo. Plia venda favoraĵo estas la pli larĝa trunko kompare al ekz. Gulfstream V kaj Bombardier Global Express. Lineage 1000 estas superable rilate al la akirebla spaco nur ĉe transformitaj Boeing 737 kaj Airbus A319.

Produktado redakti

Lineage 1000 ricevis ties certifikadon de la brazila ANAC kaj eŭropa EASA en decembro de 2008. Ĝi estis certifikita de Usona Federacia Aviada Administracio (FAA) la 7-an de januaro 2009.

La aviadilo Embraer Lineage 1000 kostas 53 milionojn da USD (2015), la Embraer Lineage 1000E 83 milionojn da USD.

Specifaĵo redakti

La aviadilo longas 36,24m, larĝas kun flugiloj 28,72 m, altas 10,28 m, havas ekflugan maks. pezon de 55.000 kg. Ĝi havas 2 „turbofan”-ajn motorojn de General Electric CF34-10E kun povumo de po 82,3 kn.

La maksimuma flugrapido estas 890 km/h, flugdistanco de 4.500 mejloj (7500 km), atingebla alto 12.496 m. Por la ekflugo, ĝi bezonas 2.030 m.

En oktobro de 2013, la entrepreno prezentis Lineage 1000E, kiu havas pli grandan flugdistancan kapablon, 8.519 km.

Vidu ankaŭ redakti