Emeljano Ivanoviĉ PUGAĈOV (ruse Емельян Иванович Пугачёв) estis rusa kozako, kiu famiĝis kiel hetmano de plej granda popola ribelo okazinta en 1773-1775 en Rusio. Li naskiĝis en vilaĝo Zimovejskaja-sur-Dono en 1742 (proksimume).

Emeljan Pugaĉov
Persona informo
Naskonomo Емельян Иванович Пугачёв
Naskiĝo 1-an de januaro 1742 (1742-01-01)
en Pugachyovskaya
Morto 10-an de januaro 1775 (1775-01-10) (33-jaraĝa)
en Moskvo
Mortokialo senkapigo
Lingvoj rusa
Ŝtataneco Rusia Imperio
Familio
Edz(in)o Ustinya Kuznetsova • Sofia Pugacheva
Amkunulo Tatiana Kharlova
Okupo
Okupo revoluciulo • militistopolitikisto
vdr
'Pugaĉov juĝas'; pentris Bazilo Perov

Li partoprenis la Sepjaran militon en 1756-1763 kaj en rusa-turka milito en 1768-1770. Pro militsukcesoj li meritis rangon de standartisto. Poste li provis lasi militservon, kiu estis nepra por kozakoj, kaj rifuĝis en Volgio kaj Suda Uralo, kie okazis oftaj popolaj eferveskoj kontraŭ feŭdomastroj.

En 1772 kaj en 1773 li estis arestita, sed ambaŭ fojoj li sukcese forkuris el prizonoj.

Aŭguste de 1773 li kolektis grupon de kozakoj apud Jaickij urbeto (nun Uralsko, Kazaĥio) por okazigi grandan ribelon. Li rezonis, ke al lia milittrupo aliĝos servutuloj kaj reprezentantoj de iuj naciaj minoritatoj malkontentaj pro interna politiko de imperiestrino Katerina la 2-a.

Por altigi sian propran aŭtoritaton Emeljano Pugaĉov eknomiĝis inter analfabeta amasiĝo kiel "saviĝinta" caro Petro la 3-a (t.e. post dek jaroj de lia reala morto en 1762). Li same subskribis siajn ordonojn.

Decembre de 1773 la armeo grave pligrandiĝis kaj kalkulis jam 25000 soldatojn kaj 86 kanonojn. Ĝi kaptis kelkajn fortresojn kaj komencis sieĝi grandan urbon Orenburgo.

Sukcesoj de la popola armeo sub gvido de Pugaĉov devigis la rusan registaron direkti la regulan militistaron al la ribela regiono. Helpe de perfido de siaj asistantoj Emeljan Pugaĉov la 8-an de septembro 1774 estis arestita kaj ekzekutita la 10-an de januaro 1775 en Moskvo.

Eksteraj ligiloj redakti