Emil BOC (naskiĝis 6-a de septembro 1966 en Răchiţele, distrikto Cluj) estas rumana politikisto. Li komence estis membro de la politika partio "Partidul Democrat" ("Demokratia Partio"). De 2004 ĝis la komenco de 2009 li estis la urbestro de Kluĵo. Somere 2005 Emil Boc iĝis prezidanto de la Partidul Democrat, kies malmembriĝon el la Socialista Internacio li same antaŭenpuŝis kiom la aliĝon de la partio al la konservativa Eŭropa Popola Partio en 2006.

Emil Boc
Persona informo
Emil Boc
Naskiĝo 6-a de septembro 1966
en Răchiţele, distrikto Cluj
Religio kristanortodoksa
Lingvoj rumana vd
Ŝtataneco Rumanio vd
Alma mater Universitatea Babeș-Bolyai • Libera Universitato de Bruselo (1834-1969) vd
Partio Liberala Demokrata Partio
Subskribo Emil Boc
Profesio
Okupo politikistoadvokatoekonomikisto vd
En TTT Oficiala retejo vd
61-a Ĉefministro de Rumanio
Dum 22-a de decembro 200827-a de februaro 2012
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Post la fuzio de sia partio kun la ĝis-tiama "Partidul Liberal Democrat" (Liberale Demokratia Partio) sub Theodor Stolojan, Emil Boc en decembro 2007 transprenis la partian prezidantecon de la nove fondita "Partidul Democrat Liberal" (Demokrate Liberala Partio). La 22-an de decembro 2008 la rumana parlamento per 324 kontraŭ 115 voĉoj elektis lin la nova ĉefministro de Rumanio.

Eksteraj ligiloj redakti

Antaŭe:Ĉefministro de RumanioPoste:
Călin Popescu-Tăriceanu2008 – 2012Mihai Răzvan Ungureanu