Emil PALLESKE (naskiĝinta la 5-an de januaro 1823 en Czaplinek, mortinta la 28-an de oktobro 1880 en Ruhla-Thal) estis germana verkisto kaj laŭtlegisto.

Emil Palleske
Persona informo
Emil Palleske
Naskiĝo 5-an de junio 1823 (1823-06-05)
en Czaplinek
Morto 28-an de oktobro 1880 (1880-10-28) (57-jaraĝa)
en Thal
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Germanio vd
Profesio
Okupo verkisto • teatra aktoro vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Vivo redakti

Siajn junajn jarojn li pasigis en Darłowo. Poste li studis en Berlino kaj Bonn filologion kaj historion prepariĝante paralele al aktorado. En 1843 li aniĝis al la studenta korporacio Burschenschaft Fridericia en Bonn (membreco ĝis 1847), poste li membris ĉe Burschenschaft Arminia samloke (ĝis 1849); inter 1843 ĝis 1849 li frekventis ankaŭ la studentan klubon Germania en Bonn. Li laboris aktore en Poznano kaj Szczecin kaj deĵoris inter 1845-51 kiel karaktermimo ĉe la Kortega teatro de Oldenburg. Tiam li amikiĝis al Anna Löhn-Siegel kaj Eugen von Beaulieu-Marconnay. En 1851 li ekmalaktoris pro talentomanko ironte al Berlino. Jam ekde la finiĝantaj 1840-aj jaroj li furoris kiel dramlaŭtleganto. Poste li vivis en Arnstadt kaj Vajmaro antaŭ ol iri al Thal apud Eisenach. De tie li multe vojaĝis kaj ade laŭtlegis verkojn antaŭ ĉio dramojn de Ŝekspiro aŭ poeziaĵojn de Fritz Reuter.

Graveco kaj privataĵoj redakti

Palleske verkis tri dramojn - Achilles (1847), König Monmouth (1853) kaj Oliver Cromwell (1857) - kaj verkis poeziaĵojn (ekzemple Mit dem Strom, Schiffers Lieb, Hannibal). Li ŝatis la idealojn de la Revolucio de 1848 en Germanio kio videblas en la Achilles-dramo brusketanta kaŝe la korteganojn de Oldenburg dume la spektantaro aplaŭdegis. Tamen li eĉ pli furoris per priŝilera libro kun la titolo Schillers Leben und Werke en du volumoj (1858/59), kies traduko en la anglan lingvon sekis jam en la jaro 1860-a. Ĉe la verko Die Kunst des Vortrag (1880) li prezentis gvidlibron pri perfekta laŭtlegado.

Jam en Oldenburg li estis edziĝinta al Marie Saro kaj perdis dum la Francia-Prusia Milito filon. Ŝia filino edzinigitis fare de la dramisto Carl Friedrich Müller-Palleske. Palleske estis ankaŭ talentita pianisto kaj pentristo. Li estis ankaŭ amiko de Gottfried Keller kiun li vizitis en Svislando kaj kiu skribis en la 30.9.1875 artikolon pri Palleske en la renomita taggazeto Neue Zürcher Zeitung. Liaj postlasitaĵoj troviĝas en la Ŝtata biblioteko berlina (DDR 3/656).

Verkoj redakti

  • Achilles. Ein Drama, presita manuskripto (premiero en la 11.11.1847), Oldenburg 1847, 48 S.
  • König Monmouth, Berlin 1853.
  • Über Griepenkerls ‹Robespierre›, 1856.
  • Oliver Cromwell, Berlin 1857.
  • Schiller's Leben und Werke, Berlin 1858/1859
  • Charlotte. (Für die Freunde der Verewigten.) Gedenkblätter von Charlotte von Kalb, Stuttgart 1879.
  • Die Kunst des Vortrags, Stuttgart 1880.
  • Die Matrone von Ephesus, Leipzig 1926 (Reclam).

Literaturo redakti

  • R. Dechant: Das Tragische in Palleskes ‹Cromwell› und sein Verhältnis zur Entwicklung der deutschen Tragödie. Dissertation, München 1954.
  • Maximilian Weller: Emil Palleske 1823-1880, in: Pommersche Lebensbilder IV (W. Menn, Hrsg.), Köln/Graz 1966, S. 372–385.
  • Maximilian Weller: Die fünf großen Dramenvorleser - Zur Kulturgeschichte des deutschen Dichtungsvortrags von 1800 - 1880, Würzburg-Aumühle 1939 („Das Nationaltheater“. Schriftenreihe des theaterwissenschaftlichen Instituts der Friedrich Schiller-Universität Jena III)

Eksteraj ligiloj redakti

Fonto redakti

  • Meyers Großes Konversations-Lexikon, vol. 15. Leipzig 1908, p. 335 (interrete tie ĉi)