Emil Récsi

hungara juristo, tradukisto, redaktoro, universitata profesoro (1822-1864)

RÉCSI Emil (re:ĉi) estis hungara juristo, tradukisto, redaktoro, universitata profesoro, ano korespondanta de MTA (1858) naskita en Koloĵvaro la 17-an de novembro 1822 kaj mortinta en Peŝto la 1-an de junio 1864.

Emil Récsi
Persona informo
Naskiĝo 17-an de novembro 1822 (1822-11-17)
en Kluĵo
Morto 1-an de junio 1864 (1864-06-01) (41-jaraĝa)
en Peŝto
Tombo Malnova tombejo de Budapeŝto
Lingvoj anglagermanafrancahungara
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo juristo • jurosciencisto • Literatura tradukisto
vdr

Biografio redakti

Emil Récsi havis nur 15 jarojn, kiam li doktoriĝis pri filozofio en Pest en 1837. Poste li studis juron en Kolozsvár, en 1841 li faris ekzamenon de advokato. De 1846 li instruis en Koloĵvaro, de 1848 li laboris en la ministerio pri publikedukado. Poste li denove instruis en la universitato de Peŝto juron. De 1850 ĝis 1853 li estis redaktoro de Pesti Napló. Li ankaŭ tradukis (George Sand, Eugène Sue, Dumas (filo), Thackeray kaj Dickens.

Verkoj redakti

  • Az úrbéri kárpótlás (Pest, 1853);
  • Közigazgatási törvénytudomány kézikönyve az ausztriai… törvényhozás… szerint, különös tekintettel Magyarországra (I – IV., Pest, 1854 – 55);
  • Magyarország közjoga, amint 1848-ig s 1848-ban fennállott (Pest, 1861).

Fonto redakti