Emil Otto Paul Bruno RAMANN (naskiĝinta la 30-an de aprilo 1851 en Dorotheenthal apud Arnstadt, mortinta la 19-an de marto 1926) estis germana agrikulturkemiisto kaj grundosciencisto.

Emil Ramann
Persona informo
Naskiĝo 30-an de aprilo 1851 (1851-04-30)
en Oberndorf
Morto 19-an de januaro 1926 (1926-01-19) (74-jaraĝa)
Lingvoj germana vd
Profesio
Okupo kemiistobotanikisto • universitata instruisto vd
Aktiva en Munkeno vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Grundoscienco - kies unu pionira fakulo estis Ramann.

Vivo scienca redakti

Ekde 1895 li estis profesoro de grundoscienco ĉe la Supera Forstscienclernejo en Eberswalde. En 1900 li fariĝis profesoro de agrikulturkemio kaj grundoscienco ĉe la Universitato de Munkeno. Li deĵoris ĝis 1925 kiel katedrestro. Krome li gvidis la ĉi-rilatajn sekciojn de la instituto Bayerische Forstliche Versuchsanstalt. Ties institutoj translokiĝis en 1992 al Freising.

Li okupiĝis ĉefe pri la iĝo de humo kaj strukturo de grundoj, pri la akvo-mastrumado de grundoj kaj la kemia kvalito de teroj. Li rigardatas kiel kunfondinto de la moderna grundoscienco, kune kun la ruso Vasilij Vasiljeviĉ Dokuĉajev kaj la amerikano E. W. Hildgard. Li helpis fondi ankaŭ la Internacian grundosciencan societon (Internationale Bodenkundliche Gesellschaft).

Honoroj redakti

Li estis membro de diversaj akademioj. En Freising oni nomis straton laŭ li.

Verkoj (elekto) redakti

  • Forstliche Bodenkunde und Standortslehre, 1893

Eksteraj ligiloj redakti