Emil SIGERUS (naskiĝinta la 19-an de februaro 1854 en Sibiu, mortinta la 25-an de marto 1947 samloke) estis rumanlanda regionhistoriisto, artkolekstisto kaj urba kronikisto. Li estis ano de la transilvaniaj saksoj.

Emil Sigerus
Persona informo
Naskiĝo 19-an de februaro 1854 (1854-02-19)
en Sibiu
Morto 25-an de marto 1947 (1947-03-25) (93-jaraĝa)
en Sibiu
Lingvoj rumana vd
Ŝtataneco Rumanio vd
Memorigilo Emil Sigerus
Profesio
Okupo historiistoverkisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Vivo redakti

 
Etnografia muzeo "Emil Sigerus" en Sibiu, Rumanio

Emil, la kvinva infano de la senatoro Karl Sigerus, jam frue interesiĝis pri la kamparana vivo; kun la patro li estis ofte en vilaĝoj de la medioj (ekz. Cașolț, Vurpăr, Daia, Hosman) kaj komencis desegni ĉiutagajn envilaĝajn aferojn (ekz. la ornamaĵojn de sur ceramikaĵoj). Post trapaso de la abiturienta ekzameno li unue orientiĝis je la profesio de librofakulo kio iel kuŝis enfamilie: la ja estis la nepo de la renomita tipografo Martin Hochmeister la pli maljuna kiu publikigis en 1790 la gazeton "Siebenbürgische Vierteljahresschriften" kaj, en la hungara lingvo, la gravan pritransilvaniaĵon "Erdély-Magyar Hir-Vivõ". Post mallonga laboro en la libropresejo “Ottmar Pfraundler”, Emil malsaniĝis kaj devis esti sanigita en en alia lando.

Inter 1877 kaj 1880 li vivis en Labako kie li konatiĝis kun s-ro Deschmann, estro de la popolarta muzeo tiea kies influo eĉ ne povas trotaksiĝi. Por pligrandigi la konojn pri populara arto Sigerus faris en 1880 studvojaĝon al Vieno kaj vere, post reveno patrujen li malfermis en 1885 en Sibiu la Karpatan muzeon (Muzeul Carpatin/Karpatenmuseum) por kiu estiĝis baza kolekto de ĉ. 500 objektoj (precipe de kruĉoj, teleroj, vazoj, vestaĵoj). Post 1918 tiu ĉi unua muzeo iĝis parto de la Muzeo Brukenthal. En 1906 li publikigis faklibron pri vestaĵarto kamparana. Sigerus ankaŭ estis kunfondinto de la Karpata societo de Transilvanio (Siebenbürgischer Karpatenverein/Asociația Carpatină Transilvană) kaj de la Sebastian-Hann-societo (Asociației Sebastian-Hann); tiun lastan li estris inter 1907 kaj 1946. Kiam li aĝis 80 jarojn la Muzeo pri popolarto de Vieno nomumis lin honora membro.

Sigerus deĵoris kiel dungito kaj poste estro ĉe filio de la asekurkompanio Transylvania estante ekde 1880 redaktisto de Siebenbürgisch-Deutsches Tageblatt en sia naskiĝurbo; tiam ĝi estis la plej grava taggazeto de la saksoj hungarlandaj. Granda merito lia estis la tre frua rekono de la valoro de transilvania-saksa popolhistorio (ceramikaĵoj, stanaĵoj, tekstilo, tapiŝoj, brodaĵoj) kaj de la unikeco de la fortikataj kirkoj de Transilvanio. Tion li faris en epoko kiam la homoj strebis forigi malmodajn aĉajojn kaj kelkaj komunumoj eĉ startigis la forigon de la muroj ĉirkaŭ la defend-preĝejoj por havigi konstrumaterialon respektive spacon por novaj ejoj. Per bildalbumo publikigita en 1900 kun la titolo Siebenbürgisch-sächsische Burgen und Kirchenkastelle li famigis la misterajn burgajn kirkojn ankaŭ ekstere de Transilvanio helponte la savon kaj atingonte ŝanĝon de pritradiciaj pensmanieroj ĉe multaj.

 
Dulingva informtabulo pro Sigerus en Sibiu

Inter la plej gravaj verkoj liaj nombriĝas Chronik der Stadt Hermannstadt kaj Vom alten Hermannstadt (3 volumoj, 1922–1928). Aliaj verkoj liaj estis dediĉitaj al la historio kaj la regiona historio kaj pripopolkutima scienco de Transilvanio. Okazintaĵoj pri kiuj li aŭdis rekte rakontojn kaj legis en malnovaj libroj kaj kronikoj kolektite eldonitis sub la titolo Von alten Leuten und alten Zeiten en 1937 en du volumoj. Certe ne temis pri science nekritikeblaj veroj sed ili ja enhavas nenombreblajn anekdotojn kaj detalojn pri diversaj epokoj de la sibia historio kiuj sen Sigerus eble estus forgesitaj. Dumlegade oni atentu pri la fakto ke kvazaŭ ĉiam temas pri la vidpunkto de la germanlingvanoj. Dum la komunisma tempo liaj verkoj estis intertempe malpermesitaj; eldono novo aŭ eĉ traduko en la rumana lingvo ne eblis.

Nova muzeo nur por Sigerus redakti

En la jaro 1997-a en domo konata sub la nomo "Schatzkästchen/trezorejeto" ĉe la sibia placo Malgranda ringo malfermitis muzeo por gastigi daŭrajn kaj migrajn ekspoziciojn pri saksa, rumana kaj sikula popolartoj. Okaze de la datreveno 150-a naskiĝtaga en 2004 okazis speciala elmontrado je lia honoro en la Franz-Binder-muzeo de Sibiu. Prizorgitis tiu ĉi muzeo fare de ASTRA - Nacia Muzea Komplekso.

Verkoj (elekto) redakti

  • Reisehandbuch für Grossromänien. Berlin: Verlag Rüdiger, 1925
  • Von alten Leuten und alten Zeiten, Verlag der Buchhandlung Ernst Dück, Sibiu. Eldono dua: Editura Tineretului, Bukareŝto, 1969
  • Volkskundliche und kunstgeschichtliche Schriften, Editura Kriterion, Bukareŝto, 1977
  • Aus der Rumänenzeit / Ein Gedenkbuch an sturmbewegte Tage. Jos. Dortleff Verlag, Sibiu. 1917
  • Vom alten Hermannstadt (3 volumoj, Sibiu, 1922-1928), reeldono 2003, ISBN 978-3-937320-01-4
  • Chronik der Stadt Hermannstadt: 1100-1929, Editura Honterus, Sibiu, 1930, reeditare 2000.
  • Siebenbürgisch-sächsische Leinenstickereien, Editura Wort u. Welt, 1994
  • Siebenbürgisch-sächsische Burgen und Kirchenkastelle, 1906

Literaturo redakti

  • Erna Bedeus: Emil Sigerus. Sein Leben und Werk. Staatsverlag für Kunst und Literatur, Bukareŝto 1958.
  • Walter Myss (eld.): Die Siebenbürger Sachsen: Lexikon: Geschichte, Kultur, Zivilisation, Wissenschaften, Wirtschaft, Lebensraum Siebenbürgen (Transsilvanien). Kraft, Würzburg 1993, ISBN 3-8083-2018-4
  • Brigitte Stephani: Bedeutender Mittler zwischen Kulturen. Versuch einer monographischen Skizze über Emil Sigerus. Ĉe: Neuer Weg (Bukareŝto). 28/8854, 30.10.1976.
  • Brigitte Stephani (eld.): Emil Sigerus. Volkskundliche und kunstgeschichtliche Schriften. Kriterion, Bukareŝto 1977.
  • Brigitte Stephani: Emil Sigerus, ein Erforscher rumänischer Volkskunst.Ĉe: Forschungen zur Volks- und Landeskunde (Bukareŝto). Bd. 22/1979, p. 93–95.

Eksteraj ligiloj redakti