Emile CHAPELIER [ŝapeljé] naskiĝis en Bande la 8-an de septembro 1870, mortis la 17-an de marto 1933 (laŭ alia fonto la 16-an de marto 1933) estis belga esperantisto kaj kunlaboranto al Internacia Socia Revuo. Verkis propagandan broŝuron kaj kunverkis raporton pri la temo La anarĥiistoj kaj Esperanto; aperinta en la franca kaj angla lingvoj.

Emile Chapelier
Persona informo
Naskiĝo 9-an de septembro 1870 (1870-09-09)
en Bande
Morto 17-an de marto 1933 (1933-03-17) (62-jaraĝa)
Lingvoj Esperantofranca
Ŝtataneco Belgio
Okupo
Okupo esperantisto
vdr

Vivresumo redakti

Profesie ministo, li ekde 1893 ekaktivis en la anarĥiista movado. En 1905 li en Stokkel (nuntempe Bruselo) starigis liberecanan komunistan kolonion, "La Eksperimento" (franclingve: L'expérience), kie interalie estis instruata Esperanto.

En 1907, dum la unua Internacia Anarkiista Kongreso kiu okazis en Amsterdamo, Chapelier estis unu el la gvidaj partoprenantoj. Por la kongreso Chapelier preparis detalan raporton pri la esenco, utilo kaj perspektivoj de Esperanto. Sed pro manovroj en la tagordo li ne rajtis prezenti tiun raporton. Krome, Chapelier, kune kun la itala anarkiista veterano Errico Malatesta, proponis al la Kongreso rezolucion ne sole por instigi la anarkiistojn, almenaŭ la plej aktivajn, lerni Esperanton sed ankaŭ por postuli ke la Anarkiista Internacio uzu Esperanton kiel laborlingvon.[1] Tiu rezolucio estis malakceptita. La Kongreso montris sin pli pragmatisma ol idealisma kaj akceptis alian rezolucion kiu "alvokas ĉiun kamaradon lerni almenaŭ unu vivantan lingvon".

Verkoj redakti

Franclingve redakti

  • Réponse à l'encyclique du Pape ou les crimes obligatoires de l'Eglise romaine, Brussel, 1901;
  • La nouvelle clairière. Drame social en 5 actes, Bosvoorde/Boitfort (Bruselo), 1906, teatraĵo
  • Une colonie communiste. Comment nous vivons et pourquoi nous luttons, Stokkel, 1906;
  • Le communisme et les paresseux, Bosvoorde, 1907;
  • Les anarchistes et la langue internationale "Esperanto", suivi d'un exposé des éléments de la langue, Paris, 1907;
  • Ayons peu d'enfants. Comment et pourquoi ? (verkita kun E.-G. MARIN), Brussel, 1908.
  • Limitons les naissances ! Réponse au cardinal Mercier, Brussel, 1909;
  • Pourquoi l'Eglise a tué Ferrer? ..., Brussel, 1909;
  • Au confessional. Vaudeville en un acte, Brussel, 1910;
  • Catéchisme syndicaliste en six leçons..., Brussel, 1910;
  • Entre propriétaire et locataire. Dialogue, Brussel, 1910;
  • Pourquoi je ne crois plus en Dieu..., Paris, 1927;
  • La libre-pensée prolétarienne contre la libre-pensée bourgeoise..., Brussel, 1929;
  • Lettre ouverte au joyeux curé de Dolhain..., z.p., z.d.

Anglalingve redakti

  • Anarchists and the International Language Esperanto. With an appendix explaining the elements of the language. Report presented to the International Anarchist Congress at Amsterdam. August 1907 (verkita kun GASSY M.), Londono, 1908.

Referencoj redakti

Ĉi tiu artikolo baziĝas (parte aŭ tute) sur la artikolo Chapelier el la Enciklopedio de Esperanto.

Literaturo redakti

Referencoj redakti

  1. Alcalde Villacampa, Javier. Esperanto i anarquisme: els orígens (1887-1907). Barcelona: Malcriàs d'Agràcia, 2022, p. 42-43. ISBN 9788409391417.

Vidu ankaŭ redakti