Emile Vandervelde

belga politikisto

Emile Guillaume VANDERVELDE (naskiĝis en Elsene la 25-an de januaro 1866, mortis samloke la 27-an de decembro 1938) estis Belga juristo kaj politikisto. Li estis la ĉefo de Belga Laborista Partio (france: Parti Ouvrier Belge; nederlande: Belgische Werkliedenpartij), kies prezidanto li iĝis en 1933. Li membriĝis, kiam li ankoraŭ estis studento, en la fondojaro de la partio en 1885.

Emile Vandervelde
Persona informo
Naskiĝo 25-an de januaro 1866 (1866-01-25)
en Elsene
Morto 27-an de decembro 1938 (1938-12-27) (72-jaraĝa)
en Bruselo
Lingvoj franca vd
Ŝtataneco Belgio vd
Alma mater Libera Universitato de Bruselo (1834-1969) vd
Partio Belga Laborista Partio • Belgia Socialista Partio vd
Familio
Edz(in)o Lalla Vandervelde vd
Profesio
Okupo politikistoekonomikisto • universitata instruisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Emile Vandervelde.
Emile Vandervelde (dua de dekstre) kaj Gustav Stresemann (maldekstre de li) (1926).

En 1894, la jaro en kiu li iĝis parlamentano, li publikigis la Kvarenjonan Ĉarton, kiu iĝis la ideologia bazo de la Belga socialismo.

Emile Vandervelde funde kredis je la marksisma doktrino, laŭ kiu la socio nepre estu dividita en du malamikaj klasoj, kaj la organizado de la partio devis okazi surbaze de klasbatalo.

En 1902 la Belga Parlamento rifuzis lian proponon ŝanĝi la konstitucion kaj enkonduki ĝeneralan voĉdonrajton. Tiun saman tagon okazis granda laborista manifestacio en Loveno dum kiu 6 laboristoj estis mortpafitaj: Jan Govaerts (22 j.), Petrus Imbrechts (17 j.), Petrus Jansegers (38 j.), Martin Vanlens (38 j.), Jan Ceusters (42 j.) kaj Pieter Jensen (16 j.). La pafistoj kaj iliaj ĉefoj ricevis honorigon pro ilia ago.

Vandervelde iĝis profesoro en la Libera Universitato de Bruselo kaj iĝis unu el la plej gravaj politikaj gvidantoj de la ŝtato. En 1914 li iĝis ŝtatministro, kaj inter 1918 kaj 1921 li estis ministro pri justico. En 1919 Vandevelde finfine enkondukis kune kun la liberalo Paul Hymans kaj la katoliko Charles de Broqueville la ĝeneralan voĉdonrajton (unu persono, unu voĉo) kaj la lerndevigon.