Emilio-Romanjo (itale Emilia Romagna [emilja romanja]) estas regiono, kiu situas en norda Italio, en la suda parto de la Pada Ebenaĵo. Ĝi etendiĝas de Adriatiko, oriente, ĝis montaro, sudokcidente, ne malproksime de la aliflanka marbordo de Italio (Tirena Maro).

Emilio-Romanjo
itale Emilia-Romagna

Flago

Blazono

Flago Blazono
regiono de Italio
Kodo: EMR
Ŝtato: Italio
Areo: 22 123 km²
Ĉefurbo: Bolonjo
Loĝantaro: 4 151 369 loĝ.
Loĝdenso: 181 loĝ./km²
Provincoj: Bolonjo, Ferrara, Forlì-Cesena, Modena, Parmo, Piaĉenco, Raveno, Reggio nell'Emilia, Rimini
Komunumoj: listo de 341 komunumoj
Kodo laŭ ISTAT: 08
Prezidanto: Stefano Bonaccini (en 2024) 
Retejo: oficiala paĝo
Mapo
vdr

Ĝia ĉefurbo estas Bolonjo.

Limas al ĝi, krom Adriatiko, la regionoj Veneto kaj Lombardio (norde), Piemonto kaj Ligurio (okcidente), Toskanio, Markio kaj la Respubliko de San-Marino (sude).

Geografio redakti

 
Surfaco de Emilio-Romanjo per altimetraj zonoj

Emilio-Romanjo konsistas el naŭ provincoj:

Historie la regiono ekestis el la du teritorioj de Emilio kaj Romanjo.

Emilio konsistis el la provincoj de Piacenza, Parma, Reggio kaj Modena kaj la parto de la bolonja provinco, en kiu situas la ĉefurbo mem; Romanjo konsistis el la alia perto de la bolonja provinco kaj Ravenna, Rimini kaj Forlì-Cesena. Rimini tiutempe ne estis aparta provinco. Al Romanjo krome apartenis teritorioj en nuna Toskanio kaj Markio.

La iama diseco de la du partoj foje ankoraŭ esprimiĝas en ŝerce troigita loka patriotismo.

Ĉefaj urboj redakti

Sekvas listo de la 10 urboj kun plej da loĝantoj.

1 Bolonjo Provinco de Bolonjo 373 200 loĝ.
2 Modena Provinco de Modena 180 000 loĝ.
3 Parmo Provinco de Parmo 176 800 loĝ.
4 Reggio nell'Emilia Provinco de Reggio Emilia 159 800 loĝ.
5 Raveno Provinco de Raveno 150 900 loĝ.
6 Rimini Provinco de Rimini 137 200 loĝ.
7 Ferrara Provinco de Ferrara 133 200 loĝ.
8 Forlì Provinco de Forlì-Cesena 113 500 loĝ.
9 Piaĉenco Provinco de Piaĉenco 99 700 loĝ.
10 Cesena Provinco de Forlì-Cesena 94 000 loĝ.

Historio redakti

Romanjo dum jarcentoj apartenis al la Papaj ŝtatoj (Sankta Seĝo) kaj estis regata de Romo, de kio devenas ĝia nomo.

Pri la teritorioj de Emilio estis longaj disputoj inter Francio kaj Aŭstrio. Napoleono fondis el ili kaj aliaj teritorioj la Cis-alpan Respublikon, kies flago estis verda-blanka-ruĝa trikolora, kiu nun estas la ŝtata flago de Italio.

Nur ĉe la unuiĝo de Italio en 1861 sub Viktoro Emanuelo la 2-a la du teritorioj estis kunigitaj. La nomo Emilio-Romanjo estis oficialigita nur en 1947. La nuna regiona divido de Italio datiĝas de 1970.