Emilio MOLA VIDAL (Placetas, Villa Clara, Kubo, 9a de junio 1887Alcocero de Mola, Burgos, Hispanio, 3a de junio 1937) estis hispana militisto, estro de la armea insurekcio kaj puĉo de 17a kaj 18a de julio de 1936, kiu -post malsukceso- eksplodigis la komencon de la Hispana Enlanda Milito.

Emilio Mola
Persona informo
Naskiĝo 9-an de junio 1887 (1887-06-09)
en Placetas, Ĝeneralkapitanlando Kubo,  Hispanio
Morto 3-an de junio 1937 (1937-06-03) (49-jaraĝa)
en Alcocero de Mola
Tombo Monumento A Los Caídos
Lingvoj hispana
Ŝtataneco Hispanio
Alma mater Altlernejo de Infanterio de Toledo
Familio
Frat(in)o Ramón Mola Vidal
Okupo
Okupo militistooficiro
vdr
Monumento omaĝa al Mola en Alcocero de Mola

Li naskiĝis en Kubo, kiam ĝi estis ankoraŭ hispana kolonio, kiel la filo de militisto kaj kubanino. Post la fino de la tiea milito en 1898, la familio revenis al Hispanio, kie li eniris en Militista Akademio de Toledo. Dum la 1910-aj jaroj li aktive partoprenis en la militaj konfliktoj de la tiama hispana protektotato de Maroko. Tie li prosperis en la militista kariero de oficiro kaj iĝis komandanto, koronelo kaj poste generalo en 1927, kiam li estis ankoraŭ nur kvardekjaraĝa. En 1930 li iĝis ĝenerala direktoro de Sekureco kiu malpopularigis lin ĉefe en socialismaj kaj respublikanaj medioj pro sia krueleco. Post 1931 kaj la proklamo de la Hispana Dua Respubliko li estis senpostenigita kaj eĉ enprizonita, kvankam li ne partoprenis en la klopodo de puĉo fare de la generalo José Sanjurjo en 1932; ĉar li estis apartigata de la armea servo, li tiam suferis ekonomiajn malfacilaĵojn.

En 1934 dum la dekstra registaro de la Respubliko, li ricevis amnestion kaj revenis al la armeo nome al la Alta Stabanaro ĉe la generalo Francisco Franco kun kiu li jam kunlaboris. En 1935 li estis estro de la hispana armeo en Maroko, sed post la venko de la maldekstro en la balotado de februaro de 1936, li estis translokigita al Pamplona, malproksime de Maroko kie la maldekstra registaro supozis ke povis esti politika agado fare de armeanoj cele la forigon de la registaro, kiel vere okazos. Tamen oni ne kalkulis ke tie la generalo estus proksima de la karlismaj militantoj oftaj en Navaro.

Krome koincidis en Madrido komence de marto la puĉontaj generaloj Francisco Franco kaj Emilio Mola, inter aliaj. Post malsukceso de klopodo de insurekcio organizita de la generaloj Rodríguez del Barrio kaj Varela, Mola ekprenis fine de tiu monato la estrecon de militist movado orientita faligi perforte la registaron de la Frente Popular. Ankaŭ negocis kun karlistoj, kun kiuj li ne tute interkonsentis pri la reĝimo postpuĉa. Tiu interkonsento haltigis la planitan puĉon por la 12a de julio. Tamen tiu saman tagon la negocado pluis jam ne kun la nacia estraro de la karlistoj, sed nur kun tiuj de Navaro, pli emaj al la puĉo. La murdo de Calvo Sotelo la 13an akcelis la preparon de la puĉo, kies instrukcioj estis sendataj de Mola kiel la "Director" por okazigi ĝin la 18an de julio. Jam la 17an la puĉo okazis en Maroko kaj Kanarioj, sed Mola atendis ĝis la 19a por proklami insurekcion en Navaro kune kun la karlistoj. En tiuj instrukcioj Mola ordonis uzi perforton kaj sugestis murdojn por haltigi la supozatan reziston. La Hispana Enlanda Milito komenciĝis.

Post la morto de Sanjurjo en Portugalio, kiam li flugis al Hispanio, la 20an de julio, Francisco Franco estis nomumita estro de la Aremo de Afriko kaj, la 1an de oktobro, Ŝtatestro kaj Generalísimo de la Armeoj. Mola estis nomumita, iom post la komenco de la milito, estro de la Norda Armeo. Tamen li mortis la 3an de junio de 1937 kiam lia aviadilo falis (ĉe la aktuala loko de Alcocero de Mola), dum stormo kiam li estis reveninte al Vitoria. La mortoj de Sanjurjo kaj Mola lasis al generalon Franco kiel la unika nedisputebla estro de la puĉo kaj tio okazigis onidirojn pri supozata interveno de Franco en tiuj du mortoj (aŭ almenaŭ unu el ili), sed neniam oni trovis pruvojn de tio.

Bibliografio redakti

  • Vigón, Juan (1957). General Mola: el conspirador. Barcelona: AHR.
  • Lucas Molina Franco «Emilio Mola» Historia de Iberia Vieja. n.º 21. pp. 26-31.