Sarah Emily DAVIES (1830-1921), ĉiam konata kiel Emily Davies estis frua feministo en Britio, kiu kunfondis Girton College (Girton kolegio) apud la Universitato de Kembriĝo. Ŝi estis virinbalotrajtisto kaj aparte kampanjis por edukaj rajtoj de virinoj.

Emily Davies
Persona informo
Naskiĝo 22-an de aprilo 1830 (1830-04-22)
en Southampton
Morto 13-an de julio 1921 (1921-07-13) (91-jaraĝa)
en Hampstead
Lingvoj angla
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando
Alma mater Girton College
Familio
Patro John Davies
Patrino Mary Hopkinson
Frat(in)oj Llewelyn Davies • Henry Barton Davies • William Stephen Davies • Mary Jane Davies
Okupo
Okupo pedagogo • aktivisto pri virinaj rajtoj • redaktisto • sufrageto • verkisto
Verkoj sen valoro
vdr

Frua vivo kaj familio redakti

Emily Davies naskiĝis la 22-a aprilo 1830 en Southampton, Hampshire de reverendo John Davies kaj de Mary Hopkinson. La familio baldaŭ transloĝiĝis al Gateshead, Durham. Ŝi havis tri fratojn, kiuj ĉiuj ĉeestis internulejojn. La plej aĝa, John Llewelyn, ĉeestis en la Universitato de Kembriĝo. Dume, Davies estis hejminstruita, kiel multaj knabinoj en tiu epoko.

En 1854, Davies renkontis kun Elizabeth Garrett en Londono. Garrett renkontigis Davies kun du junaj feministoj Barbara Leigh Smith kaj Bessie Rayner Parkes. En 1861, post la morto de ŝia patro, Davies transloĝiĝis al Londono kaj fariĝis redaktoro de la feminista revuo The Englishwoman's Journal (Ĵurnalo por anglinoj). Ŝi konsideris studi medicinon sed decidis ke tio ne eblos, pro ŝia malbona frua eduko. Ŝi anstataŭ decidis kampanji por plibonigi edukoŝancojn por aliaj virinoj.

Davies neniam edziniĝis kaj naskis neniujn infanojn.

Kariero redakti

Edukisto redakti

Davies unue kampanjis por ke virinoj estu permesitaj studi ĉe la Universitato de Londono, la Universitato de Oksfordo kaj la Universitato de Kembriĝo. Ŝi ankaŭ kampanjis por ke knabinoj rajtu esti ekzamenita de la Universitato de Kembriĝo. En 1864, ŝi sukcesis persvadi la Schools Enquiry Commission (Enketa komisiono pri lernejoj) enketi pri eduka neegaleco inter inaj kaj viraj lernantoj. Ŝi ankaŭ verkis en 1866 libron, The Higher Education of Women (La altnivela eduko de virinoj).

Kun aliaj feministoj, aparte Barbara Leigh Smith Bodichon, Davies kolektis sufiĉe da mono por fondi nurvirinan kolegion. Ĝi unue malfermis en 1868 en Hitchin, Hertfordshire, kiel la College for Women (Kolegio por virinoj), estrita de Charlotte Speir Manning. En 1873 ĝi translokiĝis al vilaĝo de Girton, ĉirkaŭ kvar kilometroj el Kembriĝo, kie ĝi estis renomigita kiel Girton College. La kolegio unue ne membris en la universitato de Kembriĝo - ĝi membris en la universitato ekde 1940, sed lernantoj de Girton ne rajtis plene membri en la universitato ĝis aprilo 1948. Davies estris la kolegion de 1873 ĝis 1875. Poste, ĝis 1904, ŝi estis sekretario de la kolegio.

Kiel edukisto, Davies estis konservema kaj tradiciema kaj ofte malkonsentis kun ŝia kolego, la pli radikala Bodichon. Davies volis ke lernantoj studu matematikon kaj klasikajn fakojn, ŝi preferis rigoran disciplinon por lernantoj, kaj ŝi insistis ke la kolegio aliĝu al la Eklezio de Anglio.

En ŝia kariero, Davies ankaŭ kunfondis la London Association of Schoolmistresses (Londona socio de instruistinoj) kaj en 1879 ŝi estis elektita al la London School Board (Londona estraro de lernejoj).

Virinbalotrajtisto redakti

En 1865, Davies kunfondis la feministan diskutgrupon Kensington Society (Socio Kensington). En 1866 tiu grupo formis la London Suffrage Committee (Londona balotrajta komitato). Davies kaj aliaj komitatanoj malakordis pri kion precize oni petu. Multaj virinbalotrajto-kontraŭistoj diris ke viroj voĉdonis por iliaj edzinoj kiuj do ne bezonis balotrajton: tial Davies kredis ke la kampanjo pli rapide sukcesos se oni unue petu balotrajton nur por fraŭlinoj kaj ne por edzinoj. La komitato ne akceptis tiun restrikton, kaj volis ke virinoj rajtos voĉdoni tute egale kun viroj.

Pro tio malakordo, Davies forlasis dum kelkaj jaroj la virinbalotrajtistan movadon. Ŝi revenis al la movado en 1889 kiam ŝi aliĝis al la komitato de la London National Society for Women's Suffrage (Londona nacia socio por virinbalotrajto) kaj al la National Union of Women's Suffrage Societies (Nacia unio de virinbalotrajto-socioj, aŭ NUWSS). Ŝi tute malaprobis la militemajn taktikojn de la sufragetoj de la Women's Social and Political Union (Socia kaj politika unio de virinoj aŭ WSPU).

En 1906, ŝi gvidis delegitaron al parlamento.

Davies neniam subtenis universalan balotrajton, kaj pro tio ŝi malakordis kun la estraro de la NUWSS kiu pli kaj pli kampanjis por tio. Kiam la NUWSS plene subtenis la Laboristaran partion, ŝi forlasis la organizaĵon kaj aliĝis al la pli konservema socio Conservative and Unionists Women's Franchise Society (Konservema kaj unuiĝista virinbalotrajtista socio).

En 1919, Davies unue voĉdonis en parlamenta balotado. Ŝi mortis la 13-a julio 1921.

Verkoj redakti

  • 1866 - The Higher Education of Women (La altnivela eduko de virinoj)
  • 1910 - Thoughts on Some Questions Relating to Women (Pensaĵoj pri iuj demandoj pri virinoj)

Notoj redakti

Ĉi tiu artikolo estas bazita sur la jenaj fontoj: