Emily Nasrallah (ar: إيميلي نصر الله: n. la 6-an de julio 1931 en Kfeir, Libano, m. la 14-an de marto 2018 ) estis libana verkisto, kiu verkis en la araba. Ŝia naskiĝnomo estis Abi Rashed. Emily Nasrallah estas unu el la plej konataj verkistoj en la araba mondo. En siaj verkoj verkitaj por plenkreskuloj kaj infanoj, ŝi trovis poezian lingvon por priskribi ĉiutagan vivon en Libano detruita de milito[1].

Emily Nasrallah
Persona informo
إميلي نصر الله
Naskonomo إميلي أبي راشد
Naskiĝo 6-an de julio 1931 (1931-07-06)
en Kfeir
Morto 14-an de marto 2018 (2018-03-14) (86-jaraĝa)
en Bejruto
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per kancero vd
Lingvoj araba vd
Ŝtataneco Libano vd
Alma mater Usona universitato de Bejruto vd
Infanoj 5
Profesio
Okupo verkisto • verkisto de porinfana literaturo • romanisto • ĵurnalisto vd
Aktiva en KairoBejruto vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Kiel ĵurnalistino por la libana tagĵurnalo As-Sayyad ŝi rapide akiris literaturan famon per la publikigo de sia unua romano 'Birdoj de septembro' en 1962.

La ĉefaj temoj de Nasrallah estis la libana civita milito, vilaĝa vivo en Libano kaj la emancipiĝo de virinoj. Ŝiaj verkoj ĝis nun estis tradukitaj al la anglan, germanan, danan, nederlandan kaj finnan.

Verkaro (elekto) redakti

  • Tuyur Aylul (Birdoj de septembro) gajnis la literaturan premion Said Akl en 1962.
  • Shajarat al-Difla (La oleandro), 1968.
  • Al-Rahina (La ostaĝo), 1974
  • Tilka l-dhikrayat (Tiuj rememoroj), 1980
  • Al-Iqlaʿ ʿaks al-zaman (Flugo tra tempo), 1981
  • Al-Jamr al-ghafi (La dormanta lignokarbo), 1954
  • Ma Hadatha Fi Jouzour Tamaya (Kio okazis en la Tamajaj Insuloj)

Vidu ankaŭ redakti

Libano

Ekstera ligilo redakti

Filmeto pri Emily Nasrallah (kun subtekstoj en la angla kaj germana)

Referencoj redakti

  1. (ar, de, en) Lebanese author Emily Nasrallah wins award: "Language is key", Goethe Institut, 2017