Emma Lazarus

usona poetno

Emma Lazarus (22-a de julio 184919a de Novembro 1887) estis usona poeto naskiĝinta en Novjorko de deveno el familio de sefardoj.

Emma Lazarus
Persona informo
Naskiĝo 22-an de julio 1849 (1849-07-22)
en Nov-Jorko
Morto 19-an de novembro 1887 (1887-11-19) (38-jaraĝa)
en Nov-Jorko
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per kancero vd
Tombo Beth Olam Cemetery vd
Religio judismo vd
Lingvoj anglarusa vd
Ŝtataneco Usono vd
Subskribo Emma Lazarus
Familio
Patro Moses Lazarus vd
Patrino Esther Lydia Mary Lazarus vd
Gefratoj Josephine Lazarus vd
Profesio
Okupo poeto • verkistoĵurnalistotradukisto vd
Laborkampo poezio • translating activity • ĵurnalismo vd
Verkado
Verkoj The New Colossus ❦
The Banner of the Jew vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Ŝi estas plej bone konata pro "The New Colossus" (La nova koloso), soneto verkita en 1883; ties linioj aperis sur tabulo el bronzo sur la piedestalo de la Statuo de Libereco[1] lokigita en 1903.[2]

Kiel parto de la kvestado por konstrui la piedestalon de la statuo, nome aŭkcio de arto kaj manuskriptoj, Emma Lazarus estis petita donaci originan laboron. Ŝi komence malakceptis, deklarante ke ŝi ne povas verki poemon pri statuo. Tiutempe, ŝi ankaŭ estis engaĝita en helpado al rifuĝintoj en Novjorkon kiuj estis fuĝintaj el antisemitaj pogromoj en orienta Eŭropo. Tiuj rifuĝintoj estis devigitaj vivi en kondiĉoj kiujn la riĉa Lazarus neniam travivis. Ŝi vidis manieron esprimi sian empation por tiuj rifuĝintoj laŭ la statuo.[3] La rezulta soneto, nome "La Nova Koloso", inkluzive de la ikonecaj linioj "Give me your tired, your poor/ Your huddled masses yearning to breathe free" (Donu al mi viajn lacajn, viajn senhavajn/ viajn kaŭrantajn masojn sopirante spiri libere), estas unike identigita kun la Libereca Statuo kaj estas gravurita sur plako en la muzeo en ĝia bazo.[4]

Ŝi krome estis pioniro de cionismo.

Notoj redakti

  1. Watts, Emily Stipes. The Poetry of American Women from 1632 to 1945. Austin: University of Texas Press, 1977: 123. ISBN 0-292-76450-2
  2. Young, Bette Roth (1997). Emma Lazarus in Her World: Life and Letters. The Jewish Publication Society. ISBN 0-8276-0618-4. p. 3:
  3. Khan, 2010, pp 165–166.
  4. Moreno, 2000, pp 172–175.

Bibliografio redakti

  • Cavitch, Max. "Emma Lazarus and the Golem of Liberty," American Literary History 18.1 (2006), 1–28
  • Eiselein, Gregory. Emma Lazarus: Selected Poems and Other Writings. USA: Broadview Press, 2002. ISBN 1-55111-285-X.
  • Jacob, H. E. The World of Emma Lazarus. New York: Schocken, 1949; New York: Kessing Publishers, 2007, ISBN 1-4325-1416-4.
  • Lazarus, Emma. Emma Lazarus: Selected Poems. USA: Library of America, 2005. ISBN 1-931082-77-4.
  • Moore, H. S. Liberty's Poet: Emma Lazarus. USA: TurnKey Press, 2004. ISBN 0-9754803-4-0.
  • Schor, Esther. Emma Lazurus. New York: Schocken, 2006. ISBN 0-8052-4216-3. Randomhouse.com
  • Young, B. R. Emma Lazarus in Her World: Life and Letters. USA: Jewish Publication Society of America, 1997. ISBN 0-8276-0618-4.