Emma de Normandio (n. ĉ.985, m. la 6-an de marto 1052) estis edzino de du reĝoj de Anglio: Ethelred la Malpreta kaj Kanuto la 1-a. Ŝi estis filino de Rikardo la Sentima, duko de Normandio kaj lia dua edzino Gunnora.

Emma de Normandio
Reĝedzino de Anglio
Emma en manuskripto Encomium Emmae Reginae, 11-a jarcento
Emma en manuskripto Encomium Emmae Reginae, 11-a jarcento
Persona informo
Emma de Normandie
Naskiĝo ĉirkaŭ 985
en Normandio
Morto 6-an de marto 1052 (1052-03-06)
en Winchester
Tombo Katedralo de Winchester vd
Religio kristanismo vd
Ŝtataneco Reĝlando Anglio vd
Familio
Dinastio dinastio de Wessex • Dinastio de Jelling vd
Patro Rikardo la 1-a de Normandio vd
Patrino Gunnora vd
Gefratoj Hawise of Normandy • Maud of Normandy • Geoffrey, Count of Eu • William, Count of Eu • Rikardo la 2-a de Normandio • Roberto la Dano • Mauger, Count of Corbeil vd
Edz(in)o Ethelred la MalpretaKnuto la Granda
Infanoj Eduardo la Konfesanto • Goda of England • Alfred Aetheling • Hardiknut • Gunhilda of Denmark • unknown daughter (?) vd
Profesio
Okupo regento vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Vivo redakti

En 1002 ŝi edziĝis al Ethelred la Malpreta. Kiam la danoj invadis Anglion en 1013, ŝiaj du filoj, Eduardo la Konfesanto kaj Alfred Atheling, iris al Normandio kiel ekzilitoj kaj restis tie dum la regado de Kanuto la 1-a. Ethelred mortis en 1016, kaj la saman jaron ankaŭ mortis ŝia duonfilo Edmundo Ironside. Kanuto iĝis reĝo de Anglio kaj edziĝis al Emma en 1017.

Kanuto mortis en 1035. La sekvantan jaron la du filoj de Emma kaj Ethelred, protektataj de sia duonfrato Hardakanuto, vizitis sian patrinon en Anglio, sed Harold Harefoot, filo de Kanuto kaj lia antaŭa edzino Aelfgifu de Northampton, sukcese gajnis la anglan tronon, kaj kaptis kaj blindigis Alfred, kiu mortis pro siaj vundoj. Eduardo denove fuĝis al Normandio, kaj Emma iris al la kortego de la grafo de Flandrio ĉe Bruĝo.

En 1040 Harold Harefoot mortis kaj Hardakanuto iĝis reĝo de Anglio. Eduardo kaj Emma revenis en Anglion. Tamen post la morto de Hardakanuto en 1042, Emma subtenis kiel lia sekvanto ne sian filon Eduardon sed Magnus, la reĝon de Norvegio: Eduardo kroniĝis kaj arestis sian patrinon.

Emma mortis en 1052 kaj entombiĝis en la katedralo de Winchester.

Idoj redakti

Emma kaj Ethelred la Malpreta havis tri gefilojn:

Emma kaj Kanuto havis du gefilojn: