Emmetten

komunumo de Svislando

Emmetten estas komunumo en Kantono Nidvaldo, en Centra Svislando. Ĝi havis 1 219 loĝantojn je la 31-a de decembro 2008.

Emmetten
Blazono de Emmetten
Emmetten
komunumo en Svislando
Kantono Nidvaldo
Distrikto En Kantono Nidvaldo ne ekzistas distriktoj
Geografia situo CH1903: 682161 / 201185 (mapo)46.9566666666678.5180555555555Koordinatoj: 46° 57′ N, 8° 31′ O; CH1903: 682161 / 201185 (mapo)
Nombro de loĝantoj 1219
Areo 28,63 km²
Alteco 774 m super marnivelo
Poŝtkodo 6376
Komunumkodo 1504
Mapo de Emmetten
vdr

Geografio redakti

Emmetten situas ĉe la suda bordo de la Kvarkantona Lago. La vilaĝo mem situas sur montoteraso super la lago.

Najbaraj komunumoj redakti

La komunumo Emmetten limas en sudo aliflanke de la Kvarkantona Lago al Gersau (SZ) kaj Ingenbohl (SZ), en oriento al Seelisberg (UR), en sudo al Isenthal (UR), kaj en oriento al Beckenried.

Trafiko redakti

La komunumo Emmetten estas konektita al la publika transportreto per poŝtaŭtolinio al Stans. De Emmetten eliras kvin aertelferoj al la ĉirkaŭaj turismaj regionoj.

Tra la komunumo pasas la kantona ĉefvojo de Stans al Seelisberg. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A2 situas 3 kilometrojn okcidente en Beckenried. Sub la komunumo pasas la fama Seelisberg-Tunelo de la aŭtovojo A2.

Historio redakti

La unua dokumenta mencio de Emmeten datiĝas el la jaro 1150 kiel Empnoten en la urbaro de la Monaĥejo Engelberg.

En la jaro 1307 estis konstruita en Emmetten kapelo je honoro de Sankta Jakobo. La kapelo estis detruita en la jaro 1601 de tertremo.

Eksteraj ligiloj redakti