Empingo (indonezie: Emping) estas almanĝaĵo kiu iom similas al krupuko. Ĝi estas farata el preskaŭ maturaj, senŝeligitaj nuksoj de la melindjo-arbo (Gnetum gnemon) kiuj per speciala marteleto estas batplatigitaj kaj poste sekigitaj sub la suno. Antaŭ ol ĝi povas esti konsumata, la empingo estas fritita en oleo.

Empingo
melindjo-nuksoj

Empingo havas iomete amaran guston. Krom la ordinara empingo ankaŭ estas dolĉa, akregusta varianto (emping balado).