Emscher Landschaftspark 2010

Koordinatoj mankas! Bonvolu kunhelpi.f

Emscher Landschaftspark [pejzaĝoparko Emscher] estas regiona parko en la norda Ruhr-Regiono. Ĝi estas regiona kunlaborprojekto por la kreado de interligita parksistemo. Pro la industria kaj minekspluata pasinteco de la regiono la naturpejzaĝo de la Ruhr-Regiono estas treege koloniigita, dispecigita, multfoje ŝanĝita kaj kelkloke detruita. Celo de la pejzaĝoparko estas la kreado de nova parktipo, kiu interligas malsamajn liberajn spacojn: regionojn de la konserviĝinta antaŭindustria kulturpejzaĝo, partojn de la ekde 1920 difinitaj regionaj verdozonoj, industrian pejzaĝon kaj postindustrian pejzaĝon.

Emscher Landschaftspark 2010
parko
Geografio
Trajtoj
vdr
Emscher Landschaftspark ĉe Dortmund

La koncepto de Emscher Landschaftspark estis malvolvata dum la Internationale Bauausstellung Emscher Park. Emscher Landschaftspark, kiu fariĝas sur areo da 450 kvadrataj kilometroj, reekprenas la ideon de la sep „Regionaj Verdozonoj“ el la 1920-aj jaroj kaj konektas la Revierparkojn ekestintajn en la 1970-aj jaroj. La koncepto, kiun partoprenas 20 urboj kaj du distriktoj, ampleksas entute 178 finfaritajn projektojn kaj 248 antajn aŭ ontajn solopojektojn. La ĉefplano ELP 2010, kiun 20 urboj kaj regionaj institucioj ellaboris de 2002 ĝis 200, dokumentas la pli novan evoluon de Emscher Landschaftspark. Ĝi difinas la bazan areon de la parko, kompilas superrigardon de la projektoj kaj nomas la ĉeftemojn de la evoluo (nova valo de la Emscher, medio, ekologio, infrastrukturo, kulturo, urba tero- kaj arbarokulturado, evoluo- kaj vegetaĵaro-direktado). La germana trafikministrejo premiis la koncepton en 2009.[1]

Ĝis la jaro 2020 la alikonstruo de la Ruhr-Regiono devas esti finita.[2]

Partoprenantoj redakti

Partoprenas la urboj Duisburg, Oberhausen, Mülheim an der Ruhr, Essen, Bottrop, Gelsenkirchen, Herne, Herten, Recklinghausen, Bochum, Dortmund, Lünen, Waltrop, Castrop-Raŭel, Kamen, Bergkamen, Werne kaj la komunumoj Holzwickede same kiel Bönen. Krome la distriktoj Recklinghausen kaj Unna aliĝis, same kiel la federaciero Nordrejnvestfalio, la Regiona Ligo Ruhr kaj la Emscher-Kooperativo.

Kelkaj projektoj redakti

Literaturo redakti

  • Peter Liedtke: Skulptur Emscherpark. Ekspozicia katalogo de Ludwig Galerie Schloss Oberhausen, Oberhausen 2001.

Referencoj redakti

  1. http://www.stadtbauenstadtleben.de/cln_032/nn_485256/SBSL/Home/Ergebnisse/kategorie2__node.html
  2. Frankfurter Allgemeine Sonntagszeitung de la 7-a de novembro 2010, paĝo V 11: Problemzone Emscher

Eksteraj ligiloj redakti