Enakvigolanĉo de ŝipo estas ceremonio ĉe kio ŝipo post finkonstruo oficiale de la ŝipkonstruejo aŭ la seka doko en kiu ĝi estas konstruita enakviĝas.

Enakvigo de la franca batalŝipo Voltaire en 1911.
Alflanka (transversa) enakvigo

Enakvigo ofte estas akompanata de granda nombro de tradicioj, de kiuj kelkaj jam aĝas jarcentojn. La plej konata verŝajne estas la ŝipobapto.

La dato de la enakvigo ne ĉiam estas la sama dato kiam la ŝipo oficiale estas prenata en servo, tamen tiuj datoj ofte estas konfuzataj.

Metodoj redakti

Estas tri primaraj metodoj por enakvigi ŝipon.

  • La plej malnova kaj plej konata estas tiu ĉe kiu la ŝipo ekde speco de ŝipodeklivo estas enakvigata kun la pobo antaŭen.
  • La dua estas la alflanka aŭ transversa enakvigo, ĉe kiu la ŝipo kun la flanko antaŭen enakviĝas. Tiu metodo estis enkondukita en la 19-a jarcento, kaj antaŭ ĉio aplikata dum la Dua Mondmilito. La metodo oni ankaŭ uzas kiam la ŝipo estas pli longa ol la larĝo de la akvo en kiu ĝi enakviĝas.
  • La tria metodo estas nur uzata por ŝipoj kiuj konstruiĝis en seka doko. Oni simple lasas enflui la akvon en la doko post kio la ŝipo povas elveturi.