La enbotela akvo estas trinkakvo enujigita en boteloj unuopaj por konsumo kaj vendo kaj pogrande kaj pomalgrande. La akvo povas esti glaĉera, fonta, puta, senjonigita aŭ simple akvo de la publika liversistemo de akvo (kranakvo).[1] Multaj landoj, speciale la disvolviĝintaj landoj, regulas la kvanton de la enbotela akvo pere de registaraj normigoj, normale uzitaj por garantii ke la kvalito de la akvo estas sekura kaj ke la etikedoj montras precize la enhavon de la botelo. En multaj disvolviĝantaj landoj, tamen, tiaj normigoj estas variaj kaj estas ofte malpli striktaj ol tiuj de la disvolviĝintaj landoj.

Botelo de 1,5 L de mineralakvo.

Referencoj redakti

  1. Bottled Water Vs. Tap Water de Janet Majeski Jemmott, Reader's Digest, februaro de 2008, paĝo 118