Enciclopedia Treccani

La Enciclopedia Italiana di scienze, lettere ed arti (itala por Itala Enciklopedio de Sciencoj, Leteroj kaj Artoj), mallonge Enciclopedia ItalianaEnciclopedia Treccani) estas multvoluma universala enciklopedio en la itala. La unua eldono, konsistanta el 35 tekstvolumoj kaj indeksa volumo, estis eldonita de la Istituto dell'Enciclopedia Italiana inter 1929 kaj 1937. Ĉi tiu eldonejo, fondita de Giovanni Treccani en 1925, ankaŭ redaktis kaj eldonis la nacian Biografio Dizionario Biografico degli Italiani .

Enciclopedia Treccani
skribita verko
Aŭtoroj
Aŭtoro diversaj aŭtoroj
Lingvoj
Lingvo itala lingvo
Eldonado
Eldondato 1929
Eldonejo Institute of the Italian Encyclopaedia
Ĝenro enciklopedio
vdr
Budo Treccani en la Foiro de la libro 2006.

La Treccani estas konsiderata kiel la plej granda itala eldonentrepreno en la kultura kampo[1][2], samkiel unu el la plej gravaj enciklopedioj de la 20-a jarcento, kune kun la 11-a eldono de la Encyclopædia Britannica kaj aliaj kiel la hispana Enciclopedia universal ilustrada europeo-americana, ankaŭ nomata Enciclopedia Espasa [3].

Historio redakti

 
Taddeo Crivelli, biblio Borso d'Este.

Treccani akiris famon kiel artmecenato en 1923 kiam la filozofo Giovanni Gentile kiu transprenis la postenon dei ministro pri edukado en la kabineto de Mussolini, persvadis la industriiston aĉeti kontraŭ 5 milionoj da liroj la inkunablon Borso d'Este Bible kaj donaci ĝin al la ŝtato. Ĉi tiu mecenatismo ankaŭ estis faciligita helpe de la specialaj politikaj kondiĉoj dum la 1920-aj kaj 1930-aj jaroj, kiam unu el la ŝtataj sloganoj estis la prioritato de publikaj interesoj super privataj interesoj[4].

Ĉi tio markis la komencon de longdaŭra kunlaboro inter la lombarda entreprenisto kaj la sicilia filozofo, kiu baldaŭ kondukis Treccani al la ideo dediĉi sin al ambicia projekto, nome la kreon de nacia enciklopedio[4].

En 1924, kelkaj amikoj sugestis, ke la entreprenisto kaj mecenato Giovanni Treccani publikigu enciklopedion en la itala lingvo. Treccani tuj pensis pri bonega universala enciklopedio kaj fondis tiucele instituton (Istituto dell'Enciclopedia Italiana aŭ Instituto de la Itala Enciklopedio), fondita en Romo la 18-an de februaro 1925. Giovanni Gentile transprenis la sciencan administradon kaj povis dungi pli ol 3 200 diversfakajn kunlaborantojn por la projekto, inkluzive multajn judojn kaj kontraŭfaŝistojn. La prepara fazo daŭris de 1925 ĝis 1928. Oni kreis tiel nomatan "teknikan komitaton", konsistantan el la estroj de 48 laborgrupoj, kiuj finfine kreis referencan verkon kun 60.000 ĉefartikoloj kaj 240.000 duarangaj artikoloj. La 35 tekstvolumoj de la unua eldono kalkulis ĉirkaŭ 1,000 paĝojn. Ĉi tiu unua eldono, eldonita inter 1929 kaj 1937, estis venda sukceso.

Ideologia fono redakti

Gravan rolon en la sukceso de la projekto de la nacia enciklopedio ludis ankaŭ ĝian subtenon de Benito Mussolini, kiu preterpasis la organizan kadron. Estante mem profesia kaj ne talenta ĵurnalisto, Mussolini kontribuis al la verkado de kelkaj konceptaj, ideologiaj artikoloj. Kvankam la enciklopedio estis grandioza kultura projekto de monda signifo, estus malĝuste asocii la fakton mem de la apero de la Enciklopedio de Treccani nur kun itala faŝismo kaj ĝia ideologio. La kresko de patriotismo, fiero pri la historiaj atingoj de prapatroj kaj, ĝenerale, nacia identeco - ĉio ĉi havis siajn plej proksimajn radikojn en antaŭmilita Italio (unu el la ikonecaj figuroj estis D'Annunzio), kaj plue ĝis la ĵus pasinta epoko de nacia unuiĝo (kies simboloj estis Garibaldi kaj Mazzini ). Tial, nek la Itala Enciklopedio, nek aliaj signoj de la kultura kresko de la Italio en la 1920-aj kaj 1930-aj jaroj povas esti sole atribuataj al Mussolini, kiu nur ekfunkciigis la tendencojn, kiuj maturiĝis jam en la lando multe pli antaŭ ilia apero en la politika scenejo[5].

Laboro pri la laboro povis okazi plejparte sen interfero de la faŝisma reĝimo ĝis la 1930-aj jaroj. Nur post kiam Benito Mussolini firmigis sian potencon, oni provis uzi la Enciklopedion por propagandaj celoj. Multaj redaktoroj, kiel ekzemple Luigi Einaudi, Enrico Fermi, Bruno Migliorini kaj Nello Rosselli estis judoj aŭ oponantoj de faŝismo. Tamen la faŝisma reĝimo de Benito Mussolini estis tiom konvinkita de la granda graveco de la enciklopedio ke tiuj aŭtoroj kiuj alie troviĝis sur nigra listo rajtis daŭrigis sian laboron.

Inter 1935 kaj 1943 iuj temaroj ricevis siajn proprajn specialajn volumojn. La unua volumo temis pri Dottrina del Fascismo kiu menciis kiel redaktoron Benito Mussolini kvankam la veraj aŭtoroj fakte estis Giovanni Gentile kaj Gioacchino Volpe. La unua suplementa volumo estis publikigita en 1938, kiun sekvis ok pliaj suplementoj (kutime plurvolumaj) post la dua mondmilito ĝis la jaro 2015. Ĉiu volumo konsistas el proksimume 1 015 paĝoj. Ĝenerale, nuntempe la Itala Enciklopedio aĉeteblas ankaŭ sur DVD kaj konsistas el 62 volumoj[6] enhavantaj preskaŭ 60 000 artikolojn kaj 50 milionojn da vortoj[7]

Treccani.it redakti

En la jaro 1996 naskiĝis la retejo Treccani.it kiu iom post iom fariĝis vera reta enciklopedio.

Ekde 2014, la portalo superis cent milionojn da vizitoj[8].

Ekde 2015 la reta enciklopedio senpage disponeblas kiel Enciclopedia Treccani.

Uzo en lernejoj redakti

La 30-an de majo, 2009, estis interkonsento inter Renato Brunetta, ministro pri administrado kaj novigado, kaj la Itala Enciklopedia Instituto[9]. La interkonsento rilatas al la haveblo de iuj enciklopidiaj materialoj laŭ la permesilo Krea Komunaĵo[10]. Krome ligo inter la portalo Scuola de Treccani[11] kaj la ministeria portalo InnovaScuola, por ke ĉi-lasta gastigu serĉilon por aliri la vortprovizon de la enciklopedio pere de kapvortoj en la retejo de Treccani[12].

Enciclopedio Treccani kaj Esperanto redakti

La 31-an de oktobro 2020 Enciclopedia Italiana unuafoje oficiale eldonis ankaŭ artikolon tute en Esperanto[13][14], sed ankaŭ en itala versio[15]. Ekde tiam aperis pluraj intervjuoj de Alessio Sacha Giordano al esploristoj pri interlingvistiko kaj esperantologio: Giorgio Silfer, Carlo Minnaja, Davide Astori, Federico Gobbo kaj Javier Alcalde.[16]

Bibliografio redakti

  • AA.VV., Il fascismo nella Treccani , (antavparolo de Giorgio Galli), 1997, Milano, ISBN 8886818181
  • Vincenzo Cappelletti, Gabriella Nisticò, Istituto della Enciclopedia italiana , en Enciclopedia italiana di scienze, lettere e arti , V appendice 1979-1992, vol. 2. E-Is, Romo, Istituto della Enciclopedia italiana, 1991, paĝoj 106–108
  • Amedeo Benedetti, L'Enciclopedia Italiana Treccani e la sua biblioteca , "Biblioteche Oggi", Milano, n-ro 8, oktobro 2005, paĝoj 39–46.
  • Giovanni Treccani degli Alfieri, Enciclopedia italiana Treccani: idea, esecuzione, compimento, Milano, E. Bestetti, 1939.
  • Giovanni Treccani degli Alfieri, Enciclopedia italiana Treccani: come e da chi è stata fatta, Milano, Edizioni d'arte Emilio Bestetti, 1947.
  • Valeria Della Valle, L'Enciclopedia Treccani , Wikiradio de Rai Radio Tre, la 18-an de febbraio 2013, podkasto kaj elsendfluo (streaming)

Eksteraj ligiloj redakti

Noto kaj referencoj redakti

Tiu ĉi artikolo aŭ pli frua versio estas (parte) traduko de la artikolo Enciclopedia Treccani en la itala vikipedio, kiu dependas de la permesilo Krea Komunuaĵo Nommencio/Samkondiĉe. Vidu la prilaboran historion.

  1. (it) Amedeo Benedetti, Enciclopedia Italiana Treccani e la montagna illustrata (PDF), en La Rivista, vol. 129, sept-okt 2008, Torino, CAI, 2008.
  2. ^ Amedeo Benedetti, Enciclopedia Italiana Treccani e la montagna illustrata, La Rivista, Torino, CAI, a. 129, septembro-oktobro 2008, p. 71.
  3. (en) Collison, Robert. Encyclopaedias: Their History Throughout The Ages. New York & London: Hafner Publishing Company. p. 207.
  4. 4,0 4,1 (it) Parto III. Il mecenatismo culturale, incontro con Gentile e la nascita della grande enciclopedia italiana - Treccani // Giovanni Treccani  (Italian) / Andrea Prandstraller, Andrea Treccani. - Prodotto dalla Mir Cinematografica, Associazione culturale Amici di Giovanni Treccani Degli Alfieri, in co-production with l'Istituto Luce, 2006.
  5. (it) Kfr. d'Orsi, Angelo. Gli intellettuali e il fascismo (Intelligentsia and Fascism) // Tra Roma e Bolzano. Nazione e provincia nel ventennio fascista  (itala) / Andrea Bonoldi, Hannes Obermair. - Bolzano: Comune di Bolzano, 2006 .-- pp 105-115. - ISBN 88-901870-9-3 .
  6. (it) www.treccani.it
  7. Alfieri, G. Treccani Degli. "Enciclopedia italiana" Diccionario Literario (HORA, SA, 2001)
  8. (it) Riccardo Luna, Treccani en la tempo de Vikipedio konkeras la retejon, repubblica.it, la 6-an de majo 2015.
  9. (it) Portale del Cittadino e Portale InnovaScuola, arĥivita helpe de Wayback Maŝino, la 21-an de septembro 2012.
  10. En oktobro 2009, la permesilo uzata de InnovaScuola estas "Atribuite-Nekomerce-Samkondiĉe 2.5 Italio (CC BY-NC-SA 2.5 IT)", dum Portale del Cittadino ankoraŭ estas sub Kopirajto.
  11. (it) Portale Scuola, treccani.it, arĥivita la la originialo helpe de Internet Archive, la 4-an de januaro 2010.
  12. Notindas, ke la enciklopediaj kapvortoj de Treccani ne estas kaj ne estos publikigitaj laŭ permesilo Krea Komunaĵo
  13. (eo) Alessio Giordano, Pri la esperanta popolo -Interparolo kun Giorgio Silfer, Treccani, la 31-an de oktobro 2020.
  14. (eo) Esperantio en la plej grava itala enciklopedio, HeKo n-ro 746 7-B, la 31-an de oktobro 2020.
  15. (it) Alessio Giordano, Sul popolo esperantiano -Colloquio con Giorgio Silfer, Treccani, la 1-an de oktobro 2020
  16. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2021-05-16. Alirita 2021-02-22.