La endokrinaj glandoj estas aro da glandoj, kiuj produktas mesaĝantajn substancojn nome hormonoj, metantajn ilin sen helpo de ekskrecia dukto, rekte al la kapilaroj kiuj portas sangon, kiuj siavice portas ilin al la ĉeloj, nome celaj ĉeloj, por ke ili plenumu sian funkcion. Oni nomas cela organo tiun kiu estas regulita per hormonoj.[1]

La endokrina sistemo

Ĉefaj endokrinaj glandoj redakti

La ĉefaj glandoj kiuj komponas la endokrinan sistemon estas la jenaj:

  1. La pineala glando
  2. hipofizo aŭ pituitario (antaŭa kaj malantaŭa loboj)
  3. tiroido
  4. timuso
  5. surrenaj glandoj
  6. pankreato
  7. ovarioj (gonadoj de virinoj)
  8. testikoj (gonadoj de viroj)

Laŭ tiu koncepto, estas endokrinaj glandoj ankaŭ la renoj ĉar produktas eritropoetinon, la hepato, la intesto mem, la pulmoj kaj aliaj organoj kiuj produktas hormonojn kiuj funkcias de malproksime.

La endokrinaj malsanoj okazas kiam estas malalta sekrecio (hiposekrecio) aŭ tro alta sekrecio (hipersekrecio) de hormono.

Tiuj glandoj sendas la hormonojn tra la sanga fluo, same kiel faras tion la pankreato, organo kiu sekrecias insulinon, kiu regulas la nivelojn de sukero.

Tiuj glandoj, krom transporti hormonojn helpas, depende de sia grando kaj pezo, pliigi la kolesterolon de la organismo.

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti

  1. Cárdenas, Ojea (2013). Biología celular y humana. Ecoe Ediciones. ISBN 9789587712094. Konsultita la 22an de julio 2020.