Endoplasma retikulo

eŭkariota ĉelparto, konsistanta al kompleksa reto da membranoj

La endoplasma retikulo (aŭ enplasma retaro) estas organeto de eŭkariotaj ĉeloj, kiu konsistas el interkonektita retaro farita de tubetoj, veziketoj kaj cisternoj. La membranoj de la endoplasma retikulo estis malkovritaj de la biologiistoj Albert Claude (kiu ricevis en 1974 la Nobel-premion pri medicino) kaj Keith R. Porter.

Elektron-mikroskopa fotografio de mamula, pulma histo, kie videblas la ĉelkerno, mitokondrioj kaj endoplasma retikulo.

Strukturo redakti

 
Skema prezento de ĉelkerno, endoplasma retikulo kaj golĝa aparato:
1- ĉelkerno.
2- kernporo.
3- raspa endoplasma retikulo.
4- glata endoplasma retikulo.
5- ribosomo sur raspa endoplasma retikulo.
6- transportontaj proteinoj.
7- transport-veziketoj.
8- golĝa aparato.
9- cis-flanko de la golĝa aparato.
10- trans-flanko de golĝa aparato.
11- cisternoj de golĝa aparato.

La endoplasma retikulo estas ĉefe farita el retaro de cisternoj (sak-formaj strukturoj) kunigitaj de ĉelskeleto. Kiel multaj aliaj ĉelmembranoj, ĝia membrano estas farita de duobla fosfolipida lameno, kiu apartigas la lumenon (aŭ cisterna spaco), kiu estas ene, de la ĉelsolo, kiu estas ekstere.

Distingeblas du partoj de la endoplasma retikulo:

  • ruga endoplasma retikulo, kies supraĵo entenas multajn ribosomojn (tial ĝia raspa aspekto). Tiu ĉi parto de la endoplasma retikulo estas tre grava por tiuj proteinoj, kiuj estos poste ligitaj al membrano aŭ sekreciataj. La fiksaj (neliberaj) ribosomoj enigas la ĵus kreitan proteinon en la endoplasman retikulon, tiel ke ĝi estu poste sendita al ĝia fina loko per ĝia sekrecia vojo.
  • glata endoplasma retikulo, kiu fariĝas de reto el tubetoj kaj veziketoj. Ĝi ne aspektas ruga, pro tio, ke ĝi ne enhavas robosomojn. Ĝi havas plurajn funkciojn pri metabolismo (kiel ekzemple, sintezo de lipidoj kaj steroidoj, aŭ regulado de la kalcio-koncentriĝo).

En la ĉeloj de glata kaj stria muskolo troveblas sarkoplasma retikulo (grekdevena vorto, el σάρξ = karno[1]), kiu estas speciala klaso de glata endoplasma retikulo. Ĝi diferencas de la glata endoplasma retikulo, pro tio, ke ĝi ĉefe akumulas kaj pumpas kalciajn jonojn (do, ĝi ne nur sintezas metabol-molekulojn). Tiu ĉi tasko estas tre grava por muskol-stimulado.

Funkcioj redakti

La endoplasma retikulo utilas por pluraj funkcioj, kiel ekzemple:

  • daŭrigo de protein-sintezo,
  • protein-faldado,
  • protein-transportado,
  • glukosilacio (aldono de karbohidrato al lipido aŭ proteino),
  • sintezo de metabolismaj molekuloj,

Referencoj redakti