Endosporo estas neaktiva, dura, kaj ne-genera strukturo produktita fare de certaj bakterioj de la filumo Firmicute. La nomo "endosporo" sugestas je sporo aŭ sem-simila formo (endo signifas ene), sed ĝi ne estas vera sporo. Ĝi estas neaktiva formo, al kiu la bakterio povas redukti sin. La estigon de endospora formacio kaŭzas manko de nutraĵoj kaj kutime okazas en gram-pozitivaj bakterioj. Dum la endospora formacio, la bakterio dividiĝas ene de sia ĉela muro. Unu flanko tiam englutas la alian. Endosporoj ebligas por la bakteriojn resti neaktivaj dum pli longa periodo, eĉ jarcentoj. Oni asertas reaktivigon de jarmilionojn aĝa sporoj. Kiam la medio iĝas pli favora, la endosporo povas reaktivigi sin al la vegetativa stato. La plej multaj specoj de bakterioj ne povas ŝanĝiĝi al la endospora formo. Ekzemploj de bakterioj kiuj povas formi endosporojn inkludas Bacillus kaj Clostridium.

La endosporo konsistas el la DNA de la bakterio kaj parto de sia citoplasmo, ĉirkaŭita per tre dura ekstera tegaĵo.

Endosporoj povas pluvivi sen nutraĵoj. Ili estas rezistemaj al ultraviola radiado, elsekiĝo, alta temperaturo, ekstrema frostigado kaj kemiaj desinfektaĵoj.

Kelkaj klasoj de bakterioj povas iĝi eksosporoj, ankaŭ konataj kiel mikrobaj cistoj, anstataŭ endosporoj.