Endre Sármezey [ŝArmezei], laŭ hungarlingve kutima nomordo Sármezey Endre estis hungara inĝeniero.

Endre Sármezey [1] naskiĝis la 21-an de aprilo 1859 en Mezőkovácsháza. Li mortis la 15-an de aŭgusto 1939 en Békéscsaba.

Biografio redakti

Endre Sármezey frekventis mezlernejojn en Békéscsaba kaj Szeged, poste li akiris maŝininĝenieran diplomon en Teknika Universitato de Zuriko en 1882. Post siaj studoj li laboris komence en Hungaraj Ŝtatfervojoj, poste en privata fervoja kompanio. En 1883 laŭ lia projekto ekfunkciis fervojo inter Mezőhegyes-Kétegyháza. En 1898 li konstruigis ekonomian fervojan reton en Békés. Li instalis la unua motoran fervojon en la lando. Tio funkciis ekde 1904 per benzinoj, poste eĉ dizeloj funkciis. Li ricevis oran medalon en Milano en 1906.

Elektitaj kontribuoj redakti

  • Egynéhány szó a nagyszentmiklós-makó-hódmezővásárhelyi helyi érdekű vasut szervezetéhez (1901)
  • Motoros kocsik vasúti üzemekben (1904)
  • Dieselmotorok alkalmazása vasúti üzemekben (1918)
  • Agrárreform és a kisvasutak (1919)

Memorigiloj redakti

Fontoj redakti