Endre Veress (poeto)
Endre VERESS [vereŝ] rumania hungara poeto. Li naskiĝis en Lăzarea la 4-an de majo 1938.
Kariero redakti
Endre Veress studis en Romkatolika Teologio de Alba Iulia (1955–61), sed ne fariĝis pastro. Li estis oficisto en Gheorgheni (1961–63), en Târnăveni (1963–66), de 1966 en Târgu Mureș. Li ekpublikigis poemojn de 1981 en Igaz Szó, Vörös Zászló, fakartikolojn pri apikulturo en Falvak Dolgozó Népe (1983–85).
Poemvolumoj redakti
- Hazatérés (Buk. 1981); Csengőkóró (samloke, 1981); Évelő álmok (sl. 1984).
Fonto redakti
- Románia Magyar Irodalmi Lexikon Arkivigite je 2013-10-16 per la retarkivo Wayback Machine