En komputado eneligo (mallongiga vorto por enigo–eligo) estas datuminterŝanĝo inter komputilo kaj ties periferiaĵoj.

Enigo estas la sendado de datumo al la komputilo, kaj eligo estas la ricevado de datumo de la komputilo.

La programaron, aparataron kaj konvenciojn, kiuj ebligas, lanĉas, aranĝas aŭ stiras tiajn interŝanĝojn, oni nomas eneligaj.