Engelmar Hubert Unzeitig

Engelmar Hubert Unzeitig, CMM (la 1-an de marto 1911 Hradec nad Svitavou – la 2-an de marto 1945 Koncentrejo Dachau) estis romkatolika sacerdoto kaj ordenulo el la vico de Sudetaj germanoj kaj oponanto de naziismo. Li mortis nelonge antaŭ liberigo en la koncentrejo Dachau, kie kelkaj samprizonuloj konsideris lin sanktulo kaj nomis lin Anĝelo el Dachau.

Engelmar Hubert Unzeitig
Persona informo
Naskiĝo 1-an de marto 1911 (1911-03-01)
en Hradec nad Svitavou
Morto 2-an de marto 1945 (1945-03-02) (34-jaraĝa)
en Koncentrejo Dachau
Mortokialo tifo
Lingvoj germana
Ŝtataneco Ĉeĥoslovakio
Okupo
Okupo teologo • katolika sacerdoto
vdr

Biografio redakti

Hubert Unzeitig naskiĝis en Hradec nad Svitavou (germane Greifendorf, en distrikto Svitavy, germane Zwittau). Li studis en gimnazio de Kongregacio de marianhillaj misiistoj en Reimlingen kaj poste (post noviciĝo en Nederlando) ankaŭ ĉe universitato en Würzburg. Enirinte la ordenon, li akceptis nomon Engelmar. Pastrigan ordinon li ricevis la 6-an de aŭgusto 1939. Aŭtune 1940 la Kongregacio disponigis lin kiel helpanton al ĉefepiskopo de Linz por paroĥa administrado de Sudetoj. La ĉefepiskopo nomumis lin paroĥestro en Zvonková

Unzeitig en siaj predikoj ripete atakadis naziismon kaj persekutadon de judoj kaj de la katolika eklezio. En aprilo 1941 lin arestis Gestapo, kaj post nelonga prizonado en Linz oni sendis lin al la koncentrejo Dachau. Tie li lernis la rusan por povi helpi al rusaj kaptitoj. Per sia ekzempla vivo li plurajn eĉ konvertis al kristanismo. Fine de 1944 en la koncentrejo eksplodis epidemio de ekzentema tifo kaj pastro Unzeitig partoprenis en flegado de la infektitoj, al kiuj li donis viatikon. Li mem infektiĝis kaj mortis.

Kanonizo redakti

La 26-an de junio 1991 en Würzburg estis komencita kanoniza procedo pri Unzeitig. Ĝia dua fazo, beatigo, estis oficiale komencita en Vatikano en majo 1999. En decembro 2009 papo Benedikto la 16-a konfirmis heroajn virtojn de Unzeitig, kio estis premiso por lia kanonizo. La 21-an de januaro 2016 papo Francisko agnoskis lian martirecon, kio malfermis la vojon por lia kononizo. La 24-an de septembro 2016 li estis beatigita en la bavaria Würzburg.

Fonto redakti

  • ĉeĥa Vikipedio

Eksteraj ligiloj redakti

  Bildoj, sonoj kaj videoj pri temo Engelmar Hubert Unzeitig en Vikimedia Komunejo