Enklavo (el la latina in en; clavis ŝlosilo) estas propra ŝtata teritorio aŭ tuta ŝtato, kiun ĉirkaŭprenas fremda ŝtata teritorio (ekz. Okcidenta Berlino dum ekzisto de GDR, LesotoVatikanurbo).

C estas parto de B kaj enklavo en A

Alisence, ĝi povas signifi geografian areon – ekz. disvastiĝan areon de planto- aŭ bestospecioj –, kiu estas preskaŭ insulo en la alispeca medio.

Limkazoj redakti

Areoj ĉe akvo redakti

Laŭ kelkaj striktuloj oni ne parolu pri enklavo se temas pri areo ĉe maro aŭ lago kun libera elirvojo al propra-ŝtata aŭ neŭtrala akvosurfaco. Ekz. la teritorioj kiel Monako (lando) kaj Gambio havas aliron al internacia akvosurfaco kaj Dubrovnik al propra kroata marparto.

Aliflanke Kabindo, parto de Angolo ĉemare inter Kongo Kinŝasa kaj Kongo Brazavila, estas en pluraj lingvoj (inkluzive la portugalan) oficiale nomita ĝuste per la respektiva vorto analoga al "enklavo", do tiu strikteco ne korespondas al la fakta internacia lingvouzo.

Vera enklavo ĉe akvo estas Campione d'Italia, ĉar la Lugana Lago inter Campione kaj alia itala parto de la lago apartenas al Svislando.

Insuloj redakti

Insuloj estas enklavoj, se la insulojn ĉirkaŭfermas teritoriaj akvoj de alia ŝtato, ekz.:

La francaj insuloj Sankta-Piero kaj Mikelono, kvankam ili situas antaŭ Kanado ene de la 12-mejla zono, laŭ kelkaj difinoj ne estas enklavoj, ĉar ili havas liberan aliron al la internaciaj akvoj laŭ kontrakto.

Duon-enklavoj, funkciaj enklavoj redakti

Kelkaj teritorioj havas aliron al la alia parto de la propra ŝtato – pro geografiaj kaŭzoj – tra alia ŝtata teritorio ekz.:

  • Kleinwalsertal (Aŭstrio), kies sola veturebla vojo kondukas al la germana Oberstdorf (ekzistas piediraj vojoj al Aŭstrio)
  • Jungholz (Aŭstrio), ĉirkaŭata de Germanio kaj ligita al Aŭstrio nur per mallarĝa breĉo alte en montaro

Enklavoj en alia senco redakti

Svislando kaj Liĥtenstejno estas kune enklavo en la Eŭropa Unio. Lesoto estas enklavo en Suda Afriko.

Kuriozaĵoj redakti

La belga municipo Baarle-Hertog estas enklavo en Nederlando, sed mem enhavas plurajn nederlandajn enklavojn.

Eksteraj ligiloj redakti

Vidu ankaŭ redakti