Enkonduko al Matematika Filozofio

libro de Bertrand Russell

Introduction to Mathematical Philosophy (Enkonduko al Matematika Filozofio) estas libro verkita de Bertrand Russell, brita matematikisto, kaj eldonita en 1919. La libro estas klasika pri fundamentaj demandoj de matematiko.

Enkonduko al Matematika Filozofio
Origine Introduction to Mathematical Philosophy
skribita verko
Aŭtoroj
Aŭtoro Bertrand Russell
Lingvoj
Lingvo angla lingvo
Eldonado
Eldondato 1919
Ĝenro vulgarigo de scienco
vdr

Russell verkis la libron dum la Unua Mondmilito. Li verkis ĝin parte por klarigi, en malpli faka maniero, la ĉefajn ideojn en Principia Mathematica (1910–1913), kiun li aŭtoris kune kun Alfred North Whitehead.

Citaĵo
 Historie, oni konsideris matematikon kaj logikon tute apartaj studobjektoj. Matematikon oni ligis al natursciencoj, logikon al la greka lingvo. Sed ambaŭ studoj evoluadis en nia epoko: logiko iĝis pli matematika kaj matematiko iĝis pli logika. El tio sekvas, ke nun estas tute ne eble fari limon inter la du; fakte tiuj du estas unu. Ili diferencas kiel knabo kaj viro: logiko estas la junaĝo de matematiko kaj matematiko estas la plenkreska aĝo de logiko. Ĉi tiu opinio indignigas logikistojn, kiuj pasigis sian tempon studante klasikajn tekstojn kaj tial ne kapablas sekvi pecon da simbola rezonado, kaj matematikistojn, kiuj lernis teknikon sed ne klopodis informiĝi pri ties senco aŭ pravigo. Feliĉe, ambaŭ tipoj nun maloftiĝadas. Tiom da moderna matematika laboro evidente okazas ĉe la limo de logiko, kaj tiom da moderna logiko estas simbola kaj formala, ke la intima rilato de logiko kaj matematiko iĝis evidente klara al ĉiu instruito. Pruvo pri ilia identeco estas kompreneble afero pri detaloj: komencante per premisoj, kiujn oni universale agnoskus logikaĵoj, kaj dedukte atingante rezultojn, kiuj same evidente apartenas al matematiko, ni rimarkas, ke ekzistas neniu punkto, kie oni povas streki akran limon kun logiko maldekstre kaj matematiko dekstre. Se ankoraŭ troviĝas homoj, kiuj ne konsentas pri la sameco de logiko kaj matematiko, ni povas defii ilin per peto montri, kiun punkton, en la sinsekvaj difinoj kaj deduktoj de Principia Mathematica, ili opinias la fino de logiko kaj la komenco de matematiko. Ni povos simple konstati, ke iu ajn respondo estas tute arbitra. (Russell 1919, paĝoj 194–195). 
— Bertrand Russell, Enkonduko al Matematika Filozofio

Eldonoj redakti

  • En la angla: Russell, Bertrand (1919), Introduction to Mathematical Philosophy, George Allen and Unwin, Londono. Represo: John G. Slater (enkonduko), Londono: eldonejo Routledge, 1993.
  • En la germana: Einführung in die mathematische Philosophie (ISBN 978-3-7873-1828-5 )