Enlanda ŝipo estas ŝipo, kiu estas uzata por veturi sur enlandaj lagoj, riveroj kaj kanaloj - do sur enlanda akvovojo, kontraste al marŝipo, kiu povas veturi tra oceano.

por transporti varojn
por pasaĝeroj
Polico
Motorboato "Esperanto" Berlin

La ordigo laŭ la grandeco en boato (malgranda), barko (mezgranda) kaj ŝipo (granda) estas pli aŭ malpli teorio. Ŝipestro kutimas moke paroli pri boato eĉ se temas pri grandega marŝipo. Difinitaj limoj por la apliko de la terminoj ne ekzistas.

Laŭ la celo de la utiligado ekzistas jena tipoj

La Eŭropa Konferenco de la Ministroj pri Trafiko (CEMT) difinis la jenajn klasojn:

  • KL.II Spits aŭ Péniche 38,5 x 5,05 x 2,2 m, kapacito 300-400 t 24-36 TEU
  • KL.III Kempenaar 50,0 x 6,60 x 2,5 m, kapacito 400-600 t 24-48 TEU
  • Neuer Kempenaar 55,0 x 7.20 x 2,5 m, kapacito 700-800 t
  • Canal du Nord ŝipo 60,0 x 5,75 x 3,2 m, kapacito 800 t
  • KL.IV Gustav-Koenigs-ŝipo 67,0 x 8,20 x 2,5 m, kapacito 600-1.000 t
    • plilongita al 80,0 m kapacito 1.200 t 81-120 TEU
  • Europa ŝipo RHK 85,0 x 9,5o x 2,5 m, kapacito 1350 t
  • KL.Va granda Rejno ŝipo 110,0 x 11,4 x 3,5 m, kapacito 2.800 t 200 TEU
  • KL.VIb granda kontenera ŝipo 135,0 x 17,0 x 3,50m, kapacito 470 TEU oder 5.300 t

Krome ekzistas multaj specoj de laborŝipoj, ekz. de Polico aŭ Fajrobrigado, naĝantaj restoracioj kaj preĝejoj, pramŝipoj kaj aliaj.

Mediaj aspektoj redakti

La enlanda ŝipo estas kompare al kamiono kaj fervojo pli favora transportilo. Por la transporto de 10 000 tunoj da erco de Rotterdam al Duisburg kvar Ŝovo-ŝipoj bezonas 12 000 l da dizeloleo. Por transporti la saman kvanton en kamionoj oni bezonus 370 veturilojn kaj pli ol 30 000 l da dizeloleo. La ŝipo bezonas 8 laboristojn kontraste al 370 ŝoforoj.

Ekde la 1-a de januaro 2003 validas la jenaj limoj por ŝipaj motoroj: Nova motoro:

  • NOX = 10g/kW/h
  • CO = 0,6g/kW/h
  • CH = 10,4g/kW/h
  • fulgo = 0,05g/kW/h

Malnova motoro:

  • NOX = 18g/kW/h
  • CO = 0,8g/kW/h
  • CH = 0,8g/kW/h
  • fulgo = 0,4g/kW/h

Aliflanke eĉ nur la plilarĝigo de la ekzistantaj kanaloj kaj rivero por ebligi la transiron de pli grandaj kaj pli pezaj kargoŝipoj kaŭzas severan detruon de la naturo.

Kelkloke estas protestoj kontraŭ tro ambicia pligrandigo, kies kostoj ne ĉiam estas kovritaj per la avantaĝoj. Planoj pri novaj kanaloj estas maloftaj, kutime temas pri plilarĝigo de ekzistanta kanalo (ekz. "Verkehrsprojekt Deutsche Einheit" en Berlino), kies rezulto estus "akvoautoŝoseo" sen ekologia aŭ estetika valoro.

Aliflanke okazas la revigligo de mallarĝaj kanaloj por turismaj celoj. Kelkfoje oni rezignis pri kargoŝipoj kaj malfermas la kanalon al pli malgrandaj ŝportŝipoj. Tre sukcese tio okazis per la Canal du Midi en suda Francio kaj per la rivero Havel norde de Berlino en la direkto al la lago Müritz.


Vidu ankaŭ redakti