Enlanda Milito dum la Mandato Palestino 1947-1949

La Enlanda Milito dum la Mandato Palestino (nomita ankaŭ palestin-cionisma milito)[1] enhavis la periodon de 30-a de novembro de 1947 — la tagon post la favora voĉdonada akcepto de Rezolucio 181, kiu estas la Plano de UN por la dispartigo de Palestino — al la 14-a de majo de 1948, kiu markis la finon de la Brita Mandato Palestino.

Proponita apartigo de Palestino de la UN

Dum tiu konflikto la araba kaj juda komunumoj (Jiŝuv) de Palestino kunfrontigis inter si, dum la britoj, kiuj havis la respondecon pri garantiigo de la sekureco de la lando, komencis la preparojn por sia retiriĝo el la Mandato kaj ne intervenis aŭ almenaŭ nur escepte. La venonta fazo, nome la arab-israela milito de 1948, ekis en la 15-a de majo 1948, per la kreo de la Ŝtato Israelo kaj la interveno en la milito de la armeoj de variaj najbaraj arabaj ŝtatoj, kiuj atakis la novan judan ŝtaton[2] aŭ defendis la rajtojn de la praa araba loĝantaro, la palestinanoj, depende de la vidpunkto.

Disvolviĝo redakti

 
Zonoj sub kontrolo de la judaj trupoj tuj antaŭ la interveno de la arabaj armeoj; unu jaron antaŭe ili havis multe malpli, kaj nun ili havas multege plie, inklude la tuan Palestinon.
 
Arabaj volontuloj en Palestino, 1947.

El la tago post la aprobo de la plano de dispartigo en la UN, la ĝueksplodoj en la juda komunumo kontrastis per esprimo de malkontento interne de la araba komunumo. Rapide, la violento komencis kaj pliiĝis: atencoj, reprezalioj kaj kontraŭ-reprezalioj okazigis ke dekoj da viktimoj sinsekvis sen ajna kontrolo.

En la periodo de decembro 1947 al januaro 1948, oni ĉirkaŭkalkulis 1 000 mortojn kaj 2 000 vunditojn[3] Fine de marto, informaĵo aludis al 2 000 mortoj kaj 4 000 vunditoj.[4] Tiuj ciferoj korespondis al averaĝo supera al po 100 mortoj kaj po 200 vunditoj ĉiusemajne, por totalo de 2 milionoj da loĝantoj.

Ekde januaro, sub la indiferenteco de la britaj aŭtoritatoj, la operacoj iĝis pli militaj pro la eniro en Palestino de kelkaj regimentoj de la Araba Liberiga Armeo kiu etendigĉis tra diversaj marbordaj urboj kaj plifortigis Galileon kaj Samarion.[5] Abdelkader al-Husajni same alvenis el Egiptio estre de variaj centoj de soldatoj de Ĝihada Armeo kaj post esti rekrutinta kelkajn milojn plie organizis la sieĝon de Jerusalemo kie loĝis ĉirkaŭ 100 000 judoj.[6] La aŭtoritatoj de Jiŝuv klopodis liveri al la urbo pere de konvojoj regrupigi ĝis cento da blenditaj veturiloj por rompi la barierojn, sed tiu operacio montriĝis iom post iom nepraktikebla kaj multekosta. En marto, la araba taktiko havigis pozitivajn rezultojn: la preskaŭ totalo de la veturiloj de la Haganah estis detruita, kelkaj centoj de luktantoj estis mortigitaj kaj la sieĝo funkciis.[7] La situacio iĝis pli malfacila por la judoj ĉar la judaj setlejoj de la nordo de Galileo kaj de Negev estis izoligitaj.

Dum la juda loĝantaro ricevis precizajn instrukciojn pluteni tutpreze ĉiujn siajn terenojn,[8] la araba loĝantaro pli rezignis antaŭ la situacio de nesekuro kiu hegemoniis en la lando. Dum tiuj unuaj monatoj, preskaŭ 100 000 palestinanoj, ĉefe de supraj klasoj, abandonis siajn hejmojn por rifuĝiĝi eksterlande aŭ en Samario.[9]

Tiu situacio favoris ke Usono retiris sian apogon al la Plano de Dispartigo, sed trankviligis la Araban Ligon pri la falsa analizo pri la kapablo de la palestinanoj, plifortigitaj de la Araba Liberiga Armeo, por eviti la dispartigon. Siaflanke, la 7an de februaro 1948, la britoj kliniĝis oficiale al apogo al la aneksado de la araba parto de Palestino fare de Jordanio.[10]

Eĉ se instaliĝis ia dubo en la Jiŝuv, la ŝajnaj malvenkoj estis okazigitaj pli de atendopolitiko fare de la Haganah ol de vera malforto. David Ben Gurion reorganizis la Haganahon kaj refaris deviga la rekrutadon. Ĉiuj viroj kaj virinoj de la lando ricevis militan trejnadon. Danke al la financo atingitaj de Golda Meir en Usono kaj kiel konsekvenco de la apogo de la cionisma idearo fare de Stalin, la judaj reprezentantoj povis subskribi tre gravajn kontraktojn pri armilaro kun landoj de Orienta Eŭropo. Aliaj agentoj trovis en la restintaj ekipaĵaroj de la Dua Mondmilito formon ekipigi la judan armeon. La operaco Balak permesis la sendon de la unuaj armoj kaj ekipoj ekde fino de marto. David Ben Gurion komisiis Jigael Jadin studi militan planon kiu ebligu prepari la Jiŝuvon por la anoncita interveno fare de la arabaj ŝtatoj. Temis pri la plano Daleth kiu estis realigata ekde fino de aprilo. En aprilo, la milito eniris en dua fazo kiel atako fare de la Haganah.

La unua operaco (nomita Nahŝon) konsistis en la finigo de la sieĝo de Jerusalemo: 1 500 armeanoj de la brigatoj Givati de la Haganah kaj Harel de la Palmaĥ sukcesis liberigi la ŝoseon de la 5a al 20a de aprilo. La senditaj liveraĵoj ebligis du pliajn monatojn al la juda loĝantaro de Jerusalemo.[11] La sukceso duobigis pro la morto de la palestinestro Abdelkader al-Husajni dumbatale. Dum tiuj okazaĵoj, nome la 9a de aprilo, trupoj de Irgun kaj de Leĥi fifaris la masakron de Deir Jassin kiu korŝiris la palestinan loĝantaron.

Samtempe, la unua grava operaco de la Araba Liberiga Armeo rezultis en malvenko en Miŝmar Ha'emek[12] kaj pro la dizerto de la druzoj.[13]

Kadre de la realigo de la teritoria arigo antaŭvidata de la plano Daleth, la fortoj de la Haganah, de la Palmaĥ kaj de la Irgun aliris al la konkero de la miksaj vilaĝoj. La palestina socio ruiniĝis. Tiberiado, Haifa, Safed, Beisan, Jafo kaj Akko estis konkeritaj, kaj pli ol 250 000 palestinanoj devis ekziliĝi.[14]

Dume, la britoj jam esence retiriĝis. La situacio okazigis la fakton ke la estroj de la najbaraj arabaj landoj intervenu, sed ties preparo ne estis efika kaj ili ne povis akurate kunigi fortojn por ekvilibrigi la militon. La plej parto de la palestinaj esperoj kuŝis ĉe la Araba Legio de la reĝo Abdallah de Jordanio, sed tiu lasta ambiciis aneksi la maksimuman teritorion de la Brita Mandato Palestino kaj ludis duflanke, kontakte samtempe kun la judaj estroj.

Prepare al la atako, la Haganh malsukcesis entreprenis la operacojn Ĝiftah[15] kaj Ben-'Ami[16] por sekurigi la setlejojn de Galileo kaj la operacon Kilŝon[17][18] por sekurigi maldisan fronton en la sektoro de Jerusalemo. La kunsido de la 10a de majo inter Golda Meir kaj Abdallah, sekvita de la konkero kaj la masakro de Kfar Etzion la 13an de majo fare de la Araba Legio, antaŭmontris ke la batalo por Jerusalemo estos senkompata.

En la 14-a de majo 1948, David Ben Gurion deklaris la sendependo de la Ŝtato Israelo kaj tiele la milito de Palestino eniris en dua fazo per la eniro de la arabaj armeoj en Palestino.

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

  1. Laurens, Henry (2005). Paix et guerre au Moyen-Orient (france). París: Armand Colin. p. 82. ISBN 2-200-26977-3.
  2. Culla, Joan B. (2009). Breve historia del sionismo. Alianza Editorial S.A. pp. 265-268. ISBN 978-84-206-8258-7.
  3. Comisión especial de las Naciones Unidas (16 de abril de 1948), § II.5
  4. Yoav Gelber (2006), p. 85
  5. Yoav Gelber (2006), pp. 51-56.
  6. Dominique Lapierre kaj Larry Collins (1971), ĉap. 7, pp. 131-153.
  7. Benny Morris (2003), p. 163.
  8. Dominique Lapierre kaj Larry Collins (1971), p. 163.
  9. Benny Morris (2003), p. 67
  10. Henry Laurens (2005), p. 83.
  11. Dominique Lapierre kaj Larry Collins (1971), pp. 369-381
  12. Benny Morris (2003), pp. 242-243.
  13. Benny Morris (2003), p. 242
  14. Henry Laurens (2005), pp. 85-86
  15. Benny Morris (2003), pp. 248-252
  16. Benny Morris (2003), pp. 252-254
  17. Yoav Gelber (2006), p. 140.
  18. Dominique Lapierre kaj Larry Collins (1971), pp. 575-583

Bibliografio redakti

Verkoj uzitaj kiel fontoj en la redakto de la artikolo

Verkoj uzitaj kiel porpunktaj fontoj en la redakto de la artikolo

  • Barnavi, Elie. Une histoire moderne d'Israël, París: Champs / Flammarion, 1988, ISBN 2-080-81246-7
  • Bregman, Ahron. Israel's Wars: A History Since 1947, 2002, Londres: Routledge. ISBN 0-415-28716-2
  • Kimché, Jon y David Kimché. A clash of destinies, The Arab-Jewish War and the founding of the state of Israel. Nueva York: Praeger, 1960,
  • Rabin, Isaac, Mémoires, Buchet/Chastel, 1980,

Aliaj verkoj samtemaj

  • Flapan, Simha. The Birth of Israel: Myths and Realities
  • Milstein, Uri. History of Israel's War of Independence: A Nation Girds for War, vol.1, University Press of America, 1996, ISBN 0-761-80372-6
  • Milstein, Uri. History of Israel's War of Independence: The First Month, vol.2, University Press of America, 1997, ISBN 0-761-80721-7
  • Milstein, Uri. History of Israel's War of Independence: The First Invasion, vol.3, University Press of America, 1999, ISBN 0-761-80769-1
  • Milstein, Uri. History of Israel's War of Independence: Out of Crisis Came Decision, vol.4, University Press of America, 1999, ISBN 0-761-81489-2
  • Tamari, Salim. Jérusalem 1948: Les faubourgs arabes et leur destin durant la guerre. París: Institut des études palestiniennes, 2002, ISBN 9-953-90019-1

Retaj artikoloj uzataj kiel fontoj

  • La ĝenerala enkonduko de la plano Daleth, tradukita de Walid Khalidi kaj publikita de Yehuda Slutsky, Sefer Toldot Hahaganah (Histoire de la Haganah), Volumen 3, Apendico 48, Tel Aviv: Zionist Library, 1972, pp. 1956-1960, estas rehavata en mideastweb.org

Retaj dokumentoj

Retaj artikoloj