Enrico DONDI [enriko dondi] (naskiĝis la 16-an de aŭgusto 1935 en Katanzaro, mortis la 9-an de novembro 2011 en Romo) estis itala esperantisto kaj tradukisto. Li esperantigis, interalie, multajn klasikajn verkojn el la itala literaturo.

Vivresumo redakti

Lasta el kvar gefiloj, li vivis siajn unuajn 13 jarojn en Modeno, devenurbo de sia familio, ĝis kiam, en 1948, li translokiĝis al Romo. En la itala ĉefurbo Dondi kompletigis la klasikajn studojn ĉe liceo Mamiani kaj en 1959 doktoriĝis en Medicino kaj Kirurgio ĉe la roma universitato La Sapienza. En 1962 li specializiĝis en Neŭropsikiatrio. Li edziĝis en majo 1967 kaj post kelkaj jaroj iĝis patro de du gefiloj. Intertempe, dum pli ol dekkvin jaroj li laboris ĉe la Universitata Kliniko de Neŭrologio kaj Psikiatrio kun profesoro Gozzano.

Li estris kelkajn rehabilitigajn Institutojn en Romo, aldonante, al la hospitala agado, tiun de psikoterapeŭto.

Dondi kaj Esperanto redakti

Dondi lernis Esperanton en la 1950-aj jaroj, vizitante kursojn kun Minnaja kaj Filippi. Li iĝis membro de la Roma Esperanto-grupo kaj komencis eldoni longan serion de literaturaj tradukoj, kiuj gajnigis al li plurajn internaciajn beletrajn konkursojn; aparte interesaj estas la tradukoj de Dante Alighieri (pecoj de la Dia Komedio pri Piccarda kaj pri Manfredi), de Torquato Tasso (La morto de Clorinda el la Liberigita Jerusalemo), kaj de Ludovico Ariosto (Cloridano kaj Medoro, el Kolera Orlando).

Inter la gajnitaj premioj ni memorigas tiujn de la belartaj konkursoj de UEA:

  • 1955: dua premio por tradukita poezio, per la peco pri Manfredi el la Dia Komedio de Dante;
  • 1956:
    • tria premio por originala poezio, per “Novembro”
    • unua premio por tradukita poezio, per peco el Paradizo de Dante
    • tria premio por tradukita poezio per “La morto de Clorinda” el la Liberigita Jerusalemo de Tasso
  • 1957: honora menzio por tradukita poezio, per la peco pri Cloridano kaj Medoro el Kolera Orlando de Ariosto.

Ŝatanto ek de junaĝo de arto en ĉiuj formoj, histori- kaj literatur-amanto, Dondi sin dediĉis, emeritiĝinte, al studo kaj esperantigo de pluraj italaj klasikaĵoj, inter kiuj la tuta Dia Komedio, Vivo Nova kaj La floro de Dante Alighieri kaj Liberigita Jerusalemo de Tasso, eldonitaj de la brazila eldonejo Fonto, de Bays.

Verkaro redakti

  • Novembro (En: 25 jaroj, Budapest, 1977, p. 27)
  • Dante: La apero de Beatrice; Purgatorio (En: Nova Esperanta Krestomatio, Roterdamo 1991, p. 467-469)
  • Dante: Purgatorio; La Dia komedio - dua kantiko (Fonto, Capecó, 2000)
  • Dante: Vita nova - Vivo nova (Fonto, Capecó, 2003)
  • Dante: La Dia komedio. 1. Infero (Fonto, Capecó, 2006)
  • Dante: La Dia komedio. 2. Purgatorio (Fonto, Capecó, 2006)
  • Dante: La Dia komedio. 3. Paradizo (Fonto, Capecó, 2006)
  • Dante: Toskana poemo el la 13-a jarcento (Fonto, Capecó, 2007)
  • Torquato Tasso: Jerusalemo liberigita (Fonto, Capecó, 2010)
  • Durante-Dante, Il Fiore: La floro (tr. E Dondi), Chapecó-SC, Fonto, 2007.
  • Dante Alighieri, Purgatorio: Purgatorio (tr. E. Dondi), Chapecó, Fonto, 2001.
  • Enrico Dondi, Novembro, Revuo Esperanto de UEA, 50-a jaro, 1957 ed in Antologio de Belartaj Konkursoj, 25 jaroj, Hungara Esperanto-Asocio, Budapest, 1977.
  • Dante Alighieri, Piccarda, Paradiso XXX 37-90 (tr. E. Dondi), Revuo Esperanto - UEA, 1957.
  • Ludovico Ariosto, Kloradina kaj Medon, XIX 3-15, La valo de silento, XIV 92-94, el Orlando Furioso (tr. E. Dondi), Itala antologio: ekde la XIII-a ĝis la XIX-a jarcento; pp. 168-173.
  • Dante Alighieri, Manfredi, Purgatorio III 55-145, Hugo Capeto, Purgatorio XX 16-96, Piccarda Donati Paradiso XXX 37-123, Cacciaguida, Paradiso XVII 46-99 (tr. E. Dondi), Itala antologio: ekde la XIII-a ĝis la XIX-a jarcento; pp. 52-75.
  • Giosuè Carducci, Antaŭ San Guido (tr. E. Dondi), Itala antologio: ekde la XIII-a ĝis la XIX-a jarcento; pp. 389 – 395.
  • Cielo D’Alcamo, Kontrasto intera manto kaj damo (tr. E. Dondi), Itala antologio: ekde la XIII-a ĝis la XIX-a jarcento; pp. 18 – 21.
  • Torquato Tasso, Prologo, La morto de Klorinda, da Gerusalemme liberata (tr. E. Dondi), Itala antologio: ekde la XIII-a ĝis la XIX-a jarcento; pp. 198 - 203.
  • Lorenzo il Magnifico, La plendo de Vallera (tr. E. Dondi), Itala antologio: ekde la XIII-a ĝis la XIX-a jarcento; pp. 133-135.
  • Anĝelo Poliziano, Plendo de Orfeo (tr. E. Dondi), Itala antologio: ekde la XIII-a ĝis la XIX-a jarcento; pp. 138-139.
  • Ugo Foscolo, A la vespero (tr. E. Dondi), Itala antologio: ekde la XIII-a ĝis la XIX-a jarcento; pp. 303-304.
  • Alessandro Manzoni, Unua horo, da Adelchi (tr. E. Dondi), Itala antologio: ekde la XIII-a ĝis la XIX-a jarcento; pp. 329-331.
  • Jacopone da Todi, La ploro de la madono (tr. E. Dondi), Itala antologio: ekde la XIII-a ĝis la XIX-a jarcento; pp. 25-31.
  • Gabriello Chiabrera, Rido de bela virino (tr. E. Dondi), Itala antologio: ekde la XIII-a ĝis la XIX-a jarcento; pp. 213-214.
  • Francesco Redi, Ebrieco de Bakh^o (tr. E. Dondi), Itala antologio: ekde la XIII-a ĝis la XIX-a jarcento; pp. 237-242.
  • Pietro Metastasio, Demetrio, Artasrko, klitemnestra, Atilio Regulo, III, (tr. E. Dondi), Itala antologio: ekde la XIII-a ĝis la XIX-a jarcento; pp. 245-251
  • Giovanni Prati, Canto de Higiea (tr. E. Dondi), Itala antologio: ekde la XIII-a ĝis la XIX-a jarcento; pp. 379-382.
  • Giacomo Zanella, Pri fosilia konko en mia studocambro (tr. E. Dondi), Itala antologio: ekde la XIII-a ĝis la XIX-a jarcento; pp. 385-388.

Eksteraj ligiloj redakti